Page 89 - heleco-101
P. 89
La termino «nova erao» rilatas, kompreneble, al la vaste uzata kronologio en nia
kulturo, nome la tiel nomata «kristana erao», kiu supozeble komenciĝis kun la
naskiĝo de Kristo, kiu, estis fiksita, eble erare, kvar jarojn post la morto de la reĝo
Herodo la Granda. Tial ŝajnas paradokse asocii tian novan eraon kun la judismo,
ĉar la judoj neniam akceptis tiun kristanan kronologion. Ili daŭre uzas sian
propran tradician kalendaron, laŭ kiu la nuna jaro (2025 de la kristana erao, kiam
oni faras ĉi tiun raporton) estas 5785.
Tamen, la origino de tiu nova tempokalkulo estis juda, laŭsence ke la evento, kiun
ĝi signas, havas egan judan rilaton. Kiel sciate, la termino «kristana», atribuita al tiu
kalendaro, devenas de la greka vorto «Kristos», kiu estas la traduko de la hebrea
«Mesio». Nuntempe, la uzo de tempokalkulo, kies supozata elirpunkto estas la
naskiĝo de Mesio —ne akceptita de la judismo, sed vaste akceptita ekster la hebrea
kulturo— disvastiĝis vaste, ne nur en kristanaj kuntekstoj.
Necesas iuj precizigoj: en la mondo ekzistas aliaj tempokalkuloj aŭ eraoj krom la
kristana kaj la juda. Tamen, estas fakto, ke eĉ en regionoj kie daŭre uziĝas
tradiciaj kalendaroj, oni nun kutime uzas ankaŭ la kristanan kalendaron de la tiel
nomata «nova erao». Ekzemple, en Ĉinio —malgraŭ ĝia antikva civilizacio kaj la tre
minoritata ĉeesto de kristanismo— la kristana kalendaro estis oficiale enkondukita
en 1949. Eĉ en la juda mondo, malgraŭ la konservado de ilia tradicia kalendaro, la
israelaj ĵurnaloj ankaŭ indikas la daton laŭ la nova tempokalkulo. Same okazas en
Hindio, Japanio kaj aliaj lokoj.
Do oni atribuas egan gravecon al tio okazinta tiam, en la jardekoj post la morto de
Herodo, kio pravigis la novan tempo-kalkulon. Sed oni devas fari iujn precizigojn.
La tiamaj homoj ne povis percepti la decidajn ŝanĝojn. Nur la loĝantoj de Galileo
kaj Judujo atestis la eventojn, kiuj kaŭzis la grandan religian evoluon, kiu estis la
bazo de la nova erao. Nur iom post iom, dum pluraj jarcentoj, tio akiris influon en
aliaj nacioj, kaj ne en ĉiuj. Fakte, la tempokalkulo de la nova erao ekapligiĝis nur
en la 6-a jarcento, laŭ iniciato de Dionizo la Malgranda, kiu volis fiksi la
komencon laŭ la dato, kiun li supozis por la naskiĝo de Jesuo el Nazareto.
Kompreneble, temas pri la Mesio, kiun la judoj, post multaj jarcentoj de atendo
kaj espero, ne agnoskis. Kaj tamen, jen ega paradokso: li estis agnoskita kaj
akceptita kiel Mesio far popoloj, kiuj neniam spertis mesian esperon. Ni devos
analizi ĉi tiun strangan fenomenon.
89

