Page 90 - heleco-101
P. 90
Komence ni devas atenti pri tio ke dum la reĝado de Herodo
la Granda kaj la jardekoj post lia morto, la priMesia espero
de la juda popolo ege pliintensiĝis. La fremda superregado,
unue de la helenistoj kaj poste de la romianoj, la tiraneca
regado de Herodo, kaj la okupado far ties dinastio de la
Davida trono, la neeltenebla kaj elitisma religia kontrolo
de la levida pastraro… vekis en la popolo, ĉefe en la
la deziron kaj esperon pri la alveno de savanto.
Sed ne nur la mizeruloj sopiris al tiu Mesia figuro. Escepte
de la sadukea, pastreca, aristokrataro, kiu bezonis nenian
mesion, ĉiuj sociaj tavoloj de la juda socio nutris Mesian
esperon, kvankam ili atendis specifan tipon je Mesio. La
mezklaso, kies religia referencaĵo estis la fariseoj, esperis
Mesion gloran, reĝan konkeranton kiel Aleksandro la Gran-
da. Resume, oni povas diri ke la juda popolo ĝenerale espe-
ris la venon de potenca reĝo, kiu konkerus por ili imperion
similan al tiu de Aleksandro aŭ tiu de la tiamaj romianoj.
Krome, kaj kiel jam menciite per antaŭa ĉapitro, tiu priMesia
espero estis subtenita far pretenditaj profetaĵoj, kiel tiuj de
la libro de Daniel, kiu eĉ kuraĝis fiksi daton por la alveno
de tiu glora kaj potenca reĝo savanto.
La Eternulo plenumis tiun promeson atribuitan al Li, sed
faris tion laŭ ne-atendita maniero. Li sendis nenian gloran
konkeranton, sed iun “Servanton de Javeo”, laŭ la difino
kiun faras pri tiu figuro la profeto (Jesaja 42:1-9; 49:1-7;
50:4-11; 52:13), kiun ni transkribis per iu antaŭa ĉapitro de
ĉi raporto. Tio estas, la Mesio sendita de Dio estis, ne poten-
ca reĝo, sed paca kaj humila ulo, kiu serĉas liberigon por
ĉiuj suferantoj kaj prematoj. Temas, do, pri iu ega miskom-
preno inter la Eternulo kaj ties “elektita popolo”, miskom-
preno kiu ankoraŭ pludaŭras.
Nia raporto temas ĝuste pri la longa historio de tiu religia
dramo, sed ni troviĝas ankoraŭ en ties unua parto, kaj nun
ni intencas priskribi la situacion de la judismo komence
de la nova erao, kiu rilatas, ĝuste, al la naskiĝo de tiu
Mesio ne agnoskata de la judismo.
Tiorilate, ni unue devas klarigi ke la dato de tiu grava nask-
iĝo, per kiu oni volas signi la novan eraon, ne estas ekzakte
konata. Dionysius Exiguus, monaĥo, erudiciulo kaj matema-
tikisto de bizanca deveno, kiu vivis en la 6-a jarcento, estas
konata kiel la kreinto de la kalkulo de la “Anno Domini”
90

