Page 92 - heleco-101
P. 92
Ni jam menciis tion ke unu el la ĉefaj arkitekturaj atingoj dum la reĝado de Herodo estis
la rekonstruo de la Jerusalema Templo. Tiu laboro komenciĝis en la jaro 20 a. K. kaj
daŭris dum multaj jaroj, tra la tuta vivo de Jesuo kaj eĉ post lia morto. Fakte, la konstru-
ado finiĝis nur iomete antaŭ la Juda milito kontraŭ la Romianoj, kiu finiĝis en la jaro
70 p. K. per la kompleta detruo de Jerusalemo kaj de la Templo mem.
Nu, la Heroda versio de la Templo havis ion, kio ne estis en la Templo de Salomono kaj
ankaŭ ne en la rekonstruo kiun gvidis Neĥemjo post la Babela ekzilo. Temas pri la t. n.
«Korto de la Gojoj», ( en la hebrea lingvo). «Gojoj» (gojim en la hebrea) estas
la nomo, kiun judoj uzas por nomi ne-judajn homojn. Okazis, ke tiutempe —ekde la
epoko de la Hasmoneoj— multaj homoj el diversaj popoloj emis viziti la judan sankt-
ejon en Jerusalemo. Estas klare, ke tiu “religia turismo”, se oni povas tiel nomi ĝin, estis
fonto de konsiderindaj monenspezoj por la urbo. Konsciante tion, Herodo plibeligis
la Templon kaj ĉirkaŭis ĝin per impona korto aŭ atrio, destinita por akcepti la multajn
fremdajn vizitantojn. Post la morto de la reĝo, la Sinedrio transprenis la respondecon
pri la daŭrigo de la konstruado, celante profiti el tiu komerca ebleco.
Tamen, konsciaj pri sia rolo kiel “elektita popolo”, la judoj haste reliefigis tiun apart-
igon en la Templo, starigante limlinion inter la gojoj kaj la israelidoj. Tio signifas, ke
fremduloj ne rajtis transiri difinitan barilon en la Templa korto, por eviti miksiĝon kun
judoj dum la preĝado. Tiu fizika apartigo estas tre grava por kompreni la fenomenojn,
kiuj tiam okazis en la pli vasta mondo ekster judismo.
Dum la 1-a jarcento a. K. kaj la 1-a jar-
cento p. K., la Jerusalema Templo al-
tiris egan intereson eĉ ekster la juda
mondo. Tio instigis la rekonstruadon
kaj ampleksigon de la sanktejo. Ta-
men, ene de la Templo troviĝis klara
limlinio de apartigo inter judoj kaj
homoj el fremdaj popoloj.
92

