Page 91 - heleco-101
P. 91
(jaro de la Sinjoro), kiu iĝis la komenca punkto de la kristana erao kaj estas la bazo
de la jara datado uzata en la gregoria kalendaro.
Dionysius faris siajn kalkulojn bazante sin sur la Skriboj kaj la disponeblaj historiaj
registroj de sia epoko. Li fiksis la jaron 1 kiel la naskiĝ-jaron de Kristo, supozante
ke Jesuo naskiĝis fine de la jaro 753 post la fondo de Romo, tiel ke la 1-a de januaro
de la jaro 754 laŭ la romia kalendaro fariĝis la jaro 1 p. K. (post Kristo).
Malgraŭ ĝia daŭra influo, la kalkulo de Dionizo ne estas tute ĝusta. Nuntempe, pli-
multe da fakuloj konsentas ke Jesuo eble naskiĝis kelkajn jarojn pli frue ol Dionizo kal-
kulis. Kurioze, spite al lia aserto bazi sin sur la Skriboj, rimarkindas ke se Jesuo nask-
iĝis en la jaro 753 de Romo, kiel Dionizo asertas, tio okazus kvar jarojn post la morto
de Reĝo Herodo. Tio igas neverŝajna la evangelian tekston de Mateo, kiu rakontas pri
la vizito de la magoj el Oriento kaj la masakro de la infanoj de Betleĥemo.
Kiel sciate, laŭ la evangelia rakonto de Mateo, post la naskiĝo de Jesuo en Betleĥemo,
iuj saĝuloj el la Oriento alvenis al Jerusalemo serĉante la “reĝon de la Judoj” ĵus nask-
iĝintan, ĉar ili vidis lian stelon en la ĉielo. Tiu novaĵo maltrankviligis Herodon, kiu kun-
vokis pastrojn kaj skribistojn por ekscii kie devus naskiĝi la Mesio. Ili diris al li ke en
Betleĥemo, laŭ profetaĵo. Herodo alvokis la saĝulojn kaj petis ke ili informu lin post
trovi la infanon, por ke ankaŭ li povu “adori” lin. La saĝuloj iris ĝis la domo kie estis
Jesuo kun Maria, lia patrino. Ili adoris lin kaj faris al li donacojn. Poste, avertite en sonĝo
ne reiri al Herodo, ili revenis al sia lando laŭ alia vojo. Post ilia foriro, anĝelo aperis
en sonĝo al Jozefo kaj avertis lin forkuri al Egiptujo kun Maria kaj Jesuo, ĉar Herodo
volis mortigi la infanon. La reĝo, rimarkinte ke la magoj ne revenis ordonis mortigi
ĉiujn virajn infanojn ĝis dujaraĝaj en Betleĥemo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
Eĉ se la naskiĝo de Jesuo okazis, ne post, sed antaŭ la morto de la reĝo Herodo, la
rakonto de Mateo estas, ne historia, sed tute legenda. Tamen, la legendoj ne startas
de nulo; estas kaŭzoj kiuj provokas ilin. Nu, la kaŭzo de ĉi tiu legendo de la magoj
el Oriento estas tre interesa por la afero kiun ni pristudas. La kaŭzo de la legendo
de la magoj estas, ĝuste, la magoj aŭ saĝuloj mem.
Ne okazis vizito de maguloj al Herodo, nek aliro de tiuj saĝuloj al Betleĥemo por
adori kaj komplimenti la Jesuo-infanon, kaj, kompreneble, ankaŭ ne okazis la masakr-
ado de la infanoj de tiu urbeto laŭ ordono de la reĝo Herodo. Sed, jes ja, okazis la
veno al Judujo de multaj saĝuloj serĉe de la Mesio. Tiu alveno de Mesio-serĉantoj
komencis jam dum la infanaĝo de Herodo kaj pludaŭris post lia morto, eĉ dum la
vivo de Jesuo de Nazareto kaj dum kelkaj jardekoj post lia malapero, fakte ĝis la
komenciĝo de la juda milito kontraŭ la romianoj, en la 66-a jaro p. K.
Dum tiu longa periodo estis multaj centoj, miloj da vizitantoj en Jerusalemo, kiujn la
judoj nomis “magoj” ĉar multaj el ili venis el Mezopotamio kaj apartenis al la zoroastra
religio de la magoj. Sed multaj aliaj venis ankaŭ el aliaj lokoj, oriente kaj okcidente
de Judujo, el Egiptio, Grekujo, eble ankaŭ el la okcidentaj regionoj de la romia imperio
kaj el Hindio… La legendo de la Evangelio de Mateo pri la magoj naskiĝis subinflue
de tiu fenomeno de la ega vizito de fremduloj al Jerusalemo.
91

