Page 93 - heleco-101
P. 93
Unue, ni provu klarigi la kialon de tiom forta emo
ĉe ne-judoj pilgrimi al la Templo de Jerusalemo.
Ŝajnas ke dum la periodo kiam Judujo estis sub-
metita regno rande de la Persa Imperio, la judoj
kaj ties religio vekis nenian intereson for de siaj
landlimoj. Simila situacio daŭris ankaŭ post la
konkero de la regiono far Aleksandro la Gran-
da kaj la posta inkludo de Judujo en la Ptolo-
mea Imperio de Egiptio.
La situacio komencis ŝanĝiĝi kiam iu el la egip-
taj Ptolemeoj iniciatis la tradukon de la judaj Skri-
boj el la hebrea al la greka lingvo, kun la celo en-
konduki ilin en la faman Bibliotekon de Alek-
sandrio. Sed, tio tiam ne havis apartan signifon:
simila intereso de la kleraj Ptolemeoj direktiĝis
al ĉiuj konataj verkoj kaj kulturoj de tiu epoko.
Sendube, tio, kio vere kaŭzis profundan impreson
en la helenisma mondo estis la heroeca rezisto
de la judoj, subgvide de la Makabeoj, defend-
ante la monoteisman kulton en Jerusalemo kon-
traŭ la religiaj altrudoj de la siria reĝo Antioko
la 4-a. Tiam, la kleraj homoj de la helena mondo
komencis percepti la diferencon inter henote-
ismo kaj monoteismo. El henoteisma vidpunkto,
la Javeo adorata en Jerusalemo estis ekvivalenta
de la greka Zeŭso, plejalta dio inter vasta aro da
dioj kaj diinoj. Sed, laŭ la juda monoteismo,
Javeo, la Eternulo, estas la unusola Dio, kun
absoluta ekskludo de ĉiuj aliaj diaĵoj.
Sed estis io alia, pli grava. Se temus nur pri ado-
rado kaj ofer-kulto, ne indus la penon vojaĝi
ĝis Jerusalemo; tia kulto povintus okazi en ajna
templo de la vasta greko-latina aŭ mezopotamia
mondoj. La kulto en Jerusalemo estis tre simila
al tiu en aliaj temploj: oni bruloferadis brutojn,
parfumadis per incenso, kantis psalmojn… Ta-
men, por la tiamaj saĝuloj estis evidente, ke la
juda Dio proponis ion pli. La judaj Skriboj –en
siaj hebreaj kaj grekaj versioj– vekis egan in-
tereson ĉe tiuj intelektuloj: la magoj de Mezo-
potamio, la filozofoj de la helena kulturo…
93

