Page 94 - heleco-101
P. 94
Jes, ili ekkonis la profetan instruon kaj la priMesian
esperon… La Korto de la Gojoj en la Jerusalema Tem-
plo, fakte, kvankam ne-planite, iĝis forumo por renkont-
iĝoj kaj debatoj de saĝuloj el diversaj mondpartoj, ĉiuj
engaĝitaj en sama esploro. En tiu korto okazadis an-
kaŭ instruado de judaj majstroj al iliaj disĉiploj. La
Evangelioj mencias debatojn de Jesuo kun fariseoj en
tiu loko. Oni povas supozi, ke la celo de la tiamaj saĝ-
uloj viziti Jerusalemon ne estis simple preĝi kaj adori
en la Templo, sed ankaŭ ricevi instruon en ties korto.
Estas klara ekzemplo pri tiu fenomeno en iu peco de
la libro «Agoj de la Apostoloj». En Agoj 8:26-40, oni
rakontas travivaĵon de la apostolo Filipo: li renkontis,
survoje de Jerusalemo al Gazao, iun etiopian minis-
tron, revenantan el la Templo, kiu estis leganta iun teks-
ton el la Biblio. Laŭ la rakonto, la etiopia gravulo de-
klaris ne kompreni pecon de teksto de Jesaja. Filipo
klarigis al li la rilaton inter tiuj paragrafoj kaj la vivo
de Jesuo, la Mesio.
Nu, ni vidu: tiu etiopiano entreprenis tiun longan voja-
ĝon al Judujo, verŝajne kun sekvantaro, kaj akiris bi-
blian tekston, eble en la hebrea, aŭ el la greklingva
Septuaginta traduko. Tio montras ke li penadis lerni
fremdan lingvon por studi la Bibliajn tekstojn. Laŭ tio,
evidentas la granda intereso de la tiamaj intelektuloj
pri la judaj Skriboj. Krome, notindas ke inter la multaj
bibliaj tekstoj ekzistantaj, li elektis ĝuste tiun de la
profeto Jesaja, kaj plej interesiĝis pri tiuj paragrafoj,
per kiuj la profeto priskribas la “Servanton de Javeo”.
Estas multaj koincidoj; evidentas ke li estis konvene
konsilita, eble de iuj kolegoj, en la Korto de la Gojoj.
Tiu etiopia ministro estas paradigmo de la multe-
nombraj “magoj”, kiuj, dum tiuj du jarcentoj, aliris
Judujon serĉe de la Mesio.
Nu, la intereso de la judaj aferoj ĉe aliaj nacioj estas
bone dokumentita. Tamen, por kompletigi la bildon, oni
devas rimarki, ke tia intereso ne ĉiam esprimiĝis per
simpatio aŭ favora sinteno. Kune kaj samtempe kun tiu
judo-favoro aperis ankaŭ la mala sento: la kontraŭ-
judismo, hodiaŭ vaste konata kiel antisemitismo. Oni
povas diri ke ambaŭ sentoj, kiuj de tiam persistis ĝis
nun en la mondo, sin nutras unu la alian.
94

