Page 95 - heleco-101
P. 95
Kompreneble, la judoj ofte militis kontraŭ alipopolanoj, konkurantoj, invadintoj, kaj eĉ
inter ili mem, same kiel ĉiuj ceteraj nacioj ĉie kaj ĉiam. Sed la tipo je malamikeco
de tiuj konfliktoj estas tiu, kiun oni povas taksi “normala”. La antisemitismo aŭ kontraŭ-
judismo estas alia afero. Ĉi-foje ne temas pri konkuro pro teritorio aŭ io alia, ankaŭ
ne pri defendo. Ĝi estas io viscera, profunda, neracia... Temas pri enradikiĝinta kaj
kolektiva malamo al la nura ekzisto de la juda popolo. Tiu tipo je malamo, kiu celas
ekstermon pro la identeco, estas distinga marko de antisemitismo tra la historio.
Atestas pri la malfacileco difini ĝin la fakto ke estas multaj, nekongruaj, teorioj. Laŭ
Sigmund Freud, la kaŭzo de antisemitismo rilatas al profundaj psikologiaj kaj sociaj as-
pektoj. Li konsideris ke antisemitismo radikiĝas en internaj konfliktoj, sentoj de kulpo
kaj projekcioj, ia maniero kanaligi subpremitajn sentojn, kiel angoro, frustriĝo aŭ ne-
sekureco, al ekstera grupo, kaj sugestis ke tiuj antaŭjuĝoj estas ligitaj al psikaj defendo-
mekanismoj, kiel projekcio kaj identigo. Krome, Freud vidis en antisemitismo manifest-
iĝon de historiaj kaj kulturaj konfliktoj, kie antaŭjuĝoj solidiĝas en socioj kun ekono-
miaj aŭ politikaj tensioj. Resume, por li, antisemitismo havas radikojn kaj en individuaj
psikologiaj procezoj kaj en kompleksaj sociaj kaj kulturaj dinamikoj.
Laŭ Jean-Paul Sartre, la kaŭzo de antisemitismo troviĝas en filozofiaj kaj ekzistad-
ismaj aspektoj ligitaj al libereco, respondeco kaj la percepto de la aliulo. Li analizas,
kiel antisemitismo estas formo de neado de la libereco kaj la ekzisto de la aliulo, kaj
asertas, ke ĝi aperas kiam individuoj projekcias siajn proprajn timojn, malsekurecojn
aŭ frustriĝojn al ekstera grupo, kiel la judoj. Tiu projekcia procezo permesas al anti-
semitoj nei sian propran respondecon kaj liberecon, kulpigante “aliulon” pro siaj pro-
blemoj, kaj substrekas ke antisemitismo ankaŭ funkcias kiel maniero firmigi socian aŭ
nacian identecon per ekskludo kaj malakcepto de la malsamulo. Esence, por Sartre,
antisemitismo estas manifestiĝo de alieniĝo kaj de la malkapablo de la individuo akce-
pti sian propran liberecon kaj respondecon. Ĝi estas maniero redukti la aliulon al eks-
tera simbolo, kiu pravigas la proprajn malsekurecojn kaj limigojn.
Aliaj teorioj spekulativas pri antaŭjuĝoj kaj stereotipoj kulture transdonitaj, ekonomiaj,
politikaj aŭ religiaj konfliktoj, la percepto de la etna grupo kiel propeka kapro en krizaj
tempoj, antaŭjuĝoj pro religiaj diferencoj, pseŭdosciencaj ideoj pri malsuperaj aŭ dan-
ĝeraj rasoj, esprimo de nesolvitaj internaj konfliktoj, subpremitaj sentoj aŭ kolektivaj an-
goroj projekciitaj al ekstera grupo, deziro difini nacian identecon fronte al aliaj...
Sed ĉiuj tiuj eblaj kaŭzoj de malamo kaj rifuzo estas sufiĉe abstraktaj, t. e. povas utili
por ekspliki eventualajn eksplodojn de malamo al iu ajn kolektivo, ie ajn kaj en kon-
kretaj cirkonstancoj. Sed la kazo de la kontraŭ-judismo estas ĝenerala, ĉiamdaŭra, mult-
loka… Ni kuraĝas esprimi nian propran ideon ke la sento kontraŭ la judoj plene rilatas
kun ĉi ties pretendo esti “la elektita popolo”.
Ĉar la sama kialo generas ankaŭ la kontraŭan senton, tiun de la emo kaj intereso pri la
judismo kaj ĝia misio, tio metas antaŭ ni la demandon: Kion, efektive, serĉis kaj
esperis trovi tiu amaso da magoj aŭ saĝuloj de la Korto de la Gojoj, kiuj interesiĝis pri
la iam venonta juda Mesio? Ke la sekvontaj partoj de nia raporto helpu daŭrigi ilian
esploron al tiuj kiuj sin konsideras iliaj samideanoj.
95

