Page 73 - heleco-95_Neat
P. 73
Elizabeth Cady Stanton Doktorino Elizabeth Blackwell Susan B. Antony La disvolviĝo de la feminista movado rezultigis la aperon de diversaj tendencoj, foje eĉ kontraŭdiraj pri konkretaj aferoj, kio estis fonto de intensaj debatoj. La kaŭzoj de la malakordo ene de la feminista mov- ado, estas temoj kiuj, estante aŭ ne en rekta rilato kun la baza celo de la feminismo, interagadas kun ĝi transvers-maniere. La plej klasika el tiuj interfeminsmaj kontraŭdiroj estas tiu de la klasbatalo: dekstrara feminismo kontraŭ maldekstrara feminismo. Kiam temis pri la batalado por la voĉdon-rajto ambaŭ so- cialaj tendencoj devis unuiĝi kontraŭ la sistemo kiu rifuzis al ĉiuj inoj tiun rajton. Kaj ekzistis/as aliaj celoj kiuj postulis/as la unuaniman kunlaboradon de la feminist(in)oj. Sed en la realo prezentiĝas ankaŭ aferoj kiuj, preter la komuna konsento de la membraro de ĉiu ajn movado, feminista aŭ ne, establas ne- supereblan diverĝon. Unu el tiuj temoj, kiu dividas ne nur la feministan sed ankaŭ aliajn movadojn, estas tiu de la poziciiĝo pri la abortigo. Nuntempe, kiam feministaj grupoj celas la senpunigon de la abortigo, indas memori ke ekzistas ankaŭ interne de ĉi tiu movado, aktivist(in)oj de tiu socia teniĝo kiu sin difinas, kiel “Provida” en la hispana lingvo aŭ “Pro-life” en la angla; en Esperanto ni povas esprimi tiun ideon kiel “Vivon-favora”. Sed ne estas tiu movado pri kiu ni volas temi nun. Nun ni atentu pri la temo mem kaj deziras memori sep virinojn, feministinojn de la 19-a jarcento, kiuj krom labori favore al la politikaj kaj civilaj rajtoj de la virinoj, sin deklaris ankaŭ favore al la vivo de la ankoraŭ ne naskiĝintaj, t. e. kontraŭ la abortigo. Elizabeth Cady Stanton Elizabeth Cady Stanton batalis por la rajtoj de la virinoj dum pli ol dek jardekoj. Ŝi estis aktivistino por la abolicio de la sklaveco, sed poste ŝi elreviĝis pro la fiasko de la kontraŭsklavisma movado inkluzivi la virinojn egalrajte. El ŝia malkontento, kaj tiu de aliaj feministinoj de la epoko, eliris la “Deklaracio de Seneca Falls”, la fondiga teksto de la usona sufragetismo kaj de la organizita feminista movado en tiu lando. Stanton estis, kune kun Susan B. Antony, redaktorino de la tagĵurnalo La Revolucio. Ŝi estis ankaŭ migr- anta profesorino, liderino de la Landa Asocio por la Virina Voĉdon-rajto kaj patrino de sep gefiloj. Per sia ĵurnalo Stanton denuncis ke en sia regiono estis ĉiujare kvar-cent abortigoj, kiujn ŝi kvalifikis kiel mur- dojn. Ŝi diradis: Devas ekzisti ia solvo kontraŭ tia malbonaĵo. Sed, kie oni povus ĝin trovi, almenaŭ unuavide, se ne estus en la kompleta emancipiĝo kaj promocio de la virinoj? Susan B. Anthony Aktiva batalantino, kune kun Elizabeth Cady Stanton, Susan B. Antony fondis en 1866 la Usonan Aso- cion por la Rajt-Egaleco, kiu kampanjis por la egal-rajteco tiel por la virinoj kiel por la afrik-usonanoj. Ŝi publikigis per sia ĵurnalo La Revolucio serion da ĉef-artikoloj kontraŭ la abortigo dum la tempo de ĝia aperado, de 1868 al 1872. Ŝi eĉ rifuzis publikigi anoncojn pri abortigo, spite al tio ke multaj ĵurnaloj kaj aliaj informiloj faris tion por eltiri profiton. 73