Page 68 - heleco-95_Neat
P. 68
Menciindas ankaŭ tion ke, post akraj polemikoj, oni sukcesis elimini la plej asprajn eĝojn de am- baŭ tendencoj, kaj eĉ oni agnoskas reciprokajn alportaĵojn, rezultante tio kion Amorós nomas “la diferenciĝo de la egaleco kaj egaliĝo de la diferenco”. La tendencoj de la feminismo kiuj celas povo-alternativon, kiel la solcialistaj kaj liberalaj, sin deklaras favore al la egaleco, kvankam ĉi tiu nocio akiras tre malsamaj signifoj por ambaŭ. La liberala feminismo, ĉefe grava en Usono, konsideras ke la kapitalismo estas la sistemo kiu oferas pli grandan eblecon atingi la egalecon inter la seksoj. Ĝi pensas ke la ĉefa kaŭzo de la subpremado estas rezulto de la tradicia kulturo, kiu implicas subevoluon kaj ne favoras la emancipiĝon de la virinoj. La ĉefa malamiko estus la manko je edukado kaj la propra timo de la virinoj rilate al la sukceso. La socialista feminismo koincidas kun iuj analizoj kaj alportaĵoj de la radikala feminismo, ag- noskante la specifecon de la virina batalado, sed konsideras ke ĉi tiu devas enmetiĝi en la pro- blemaron de la ĝenerala alfrontiĝo kontraŭ la kapitalista sistemo. Ĝi asertas ankaŭ tion ke la ŝanĝoj en la ekonomia strukturo ne sufiĉas por elimini la subpremadon sur la virinoj. Ankaŭ interrilatigas la klasan ekspluatadon kun la opreso sur la virinoj, asertante ke ĉi tiu estas eks- pluatada de la kapitalismo kaj opresata de la patriarkeco, sistemo kiu estas antaŭa al la kapital- ismo kaj kiu variadis laŭlonge de la historio. Ĝenerale, la socialistaj feministinoj estas favore al la duobla aktivado kontraŭ ambaŭ sistemoj. Ĉi tiu tendenco elstaris ĉefe en Anglujo kaj en His- panio, kaj en iuj latinamerikaj landoj estis sufiĉe grava. En LatinAmeriko la feminismo iĝis pli kaj pli grava dum la lastaj jaroj. Dum la Unua Ondo de la feminismo plej gravis artikigi la batal-adon de la virinoj kontraŭ la imperiismo. Iu distinga karakteraĵo estas la koincido kun gravaj movadoj de virinoj kiuj organiziĝas rilate al diversaj celoj kaj depostuloj, iuj pli precizaj aŭ sektor-ecaj ─batalo kontraŭ la alta kosto de la vivo kaj la senlaboreco, por la akvo, infan-ĝardenoj, k. s.─ kaj aliaj pli ĝeneralaj, kiel tiuj de la membraro de la partioj kaj revoluciaj movadoj, kiuj inter- rilatigas siajn depostulojn kun la necesaj ŝanĝoj en la socio. La virinaj movadoj, tre hetero- genaj, estas konstituitaj ĉefe de dommastrinoj, marĝenulinoj, suburbulinoj, sindikatistinoj, sani- taristinoj, k. s. ĝenerale apartenantaj al la popolaj klas-tavoloj. Kvankam plejmulte el ili ne sin agnoskas kiel feministinoj, multfoje defendas komunajn postulojn ─divorco, kontraŭkoncipado, abortigo, patra aŭtoritato, eliminado de diskriminaciaj leĝoj, k. t. p.─ konstituante frontojn kun la feministinoj kaj alitipaj aktivistinoj. La feminismoj de la 21-a jarcento Meze de la jardeko de 1980 per la rekono de la multobleco kaj de la heterogeneco de la femin- ista movado okazas ia krizo kaj granda pridiskutado en ĝia sino. Iu opinias ke temas pri Tria Ondo de la feminismo. La manko de alternativaj paradigmoj en la ĝenerala socio post la disfalo de la Berlina Murego, influis ankaŭ sur la feminismo, evidentiĝante ia signifa malmobiliziĝo de la virinoj, ĉefe an la norda hemisfero. Laŭ iuj aŭtor(in)oj la plej grava priteoria produktado okazis dum la du lastaj jardekoj, sen la akompano de forta socia movado kiel estis okazinta dum la komenciĝo de la Dua Ondo. La fe- minismo sukcesis meti la aferon de la virina emancipiĝo en la publikan agendon ekde meze de la sepdekaj jaroj, por komenci senartikiĝi kaj perdi forton kiel socia movado kelkajn jarojn poste. Okazis ia grava instituciiĝo de la movado per la proliferado de NRO-oj (Neregistaraj Organizoj), la partopreno de feministinoj en la registaroj kaj internaciaj organismoj, kaj la kreado de specifaj agad-areoj en la ŝtato. Ekde ĝia spaco en la universitatoj la feminismo pligrandigis la esploradon kaj la konstruadon de tezoj, profundigante kaj kompleksigante siajn pripensojn per pli granda akademia rigoro. Konsi- derinde malfermiĝis la maniko de skoloj kaj proponoj, inkludate tiujn de la strategia diskutado pri la procezoj de emancipiĝo. La kialoj de la priteoria diversiĝo rilate al la diagnozo kaj ekspliko estas kompleksaj. Okazis sa- me kun aliaj teorioj de la konflikto kiuj, ĝuste dum la periodoj kun mako je socia movado, la pri- pensado etendiĝas tra teoriaj aspektoj ne solvitaj kaj antaŭe simpligitaj. Nedudeble la feminista teorio absorbis elementojn de novaj proponoj ene de la ĝenerala socia teorio ─post-strukturistaj, post-modernaj k. a., ĝuste en momento kiam ĉi tiu estis fragmentiĝanta pro iu notinda krizo de paradigmoj. La debatoj estigitaj laŭlonge de la jardekoj atestas pri la zorgoj kaj kernaj temoj kiuj estis dis- volviĝante, samkiel pri la mitoj kiujn la feminismo(j) estis kreante. En la okdekaj jaroj iu el la plej 68
   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73