Page 70 - heleco-95_Neat
P. 70
Montserrat Barba Pan estas ĵurnalistino interesita pri ĉio ri- late al la feminisma afero, la problemaro de la virinoj… Ŝi posedas la titolon je “Agento pri genra egaleco” aljuĝita de la Generalitato de Katalunio kaj verkis multenombrajn artiko- lojn kaj eseojn pri la virin-afero. Per jenaj tekstoj ŝi klarigas iujn konceptojn kiuj dumlonge estis temo de intensaj debatoj en la sino de la feminista movado. Diferenco inter egalvaloro, egaleco kaj egalrajteco Kvankam ofte oni konfuzas ilin kaj uzas sendiference, estas diferencoj en la signifo de la terminoj egaleco, egalvaloro aŭ parti-egaleco, kaj egalrajteco aŭ genra justeco, diferencoj kiujn ni sekve klarigas: 1. Egaleco: Estas la rajto propra al ĉiuj homaj estaĵoj esti agnoskataj kiel egalaj antaŭ la leĝo sen diskriminacio pro sia genro, seksa kondiĉo, raso, religia kredaro, nacieco aŭ socia klaso aŭ ĉiu ajn alia kialo. Ĝi konkretiĝas en egaleco en la interrilatoj inter individuoj, sociaj grupoj aŭ komunumoj sen kondiĉoj en la publika reprezentado, la edukado, la saneco, la publikaj kaj privataj entreprenoj. Iu ekzemplo de la depostulo pri egaleco estas tiu pri la salajro: la depostulo ke virinoj kaj viroj ricevu saman pagon pro sama farita laboro kaj samaj pruvitaj kapabloj. La genra egaleco, kiel universala jura principo, estas enkalkulita en diversaj deklaracioj de homaj rajtoj kaj estas parto el la bazaj principoj de la eŭropa Konstitucio, same kiel de la landaj normoj, kiel la hispana Konstitucio. Ia neadekvata interpretado de ĉi tiu koncepto estas tiu kiu igis kelkajn feministajn grupojn kritiki la leĝojn kiuj proponas specialajn kvotojn aŭ dispoziciojn por la virinoj, kiel la Integra Leĝo kontraŭ la Genra Perforto aŭ la hispana Leĝo pri Egaleco 3/2007. 2. Parti-egaleco: Ĉi tiu koncepto de parti-egaleco estas en rilato kun la korektado de la manko je reprezenteco de la virinoj en la publika vivo, ĉefe en la politiko. Laŭ Alicia Miyares, “ĝi garantias la civilan rajton de la virinoj esti elektataj kaj ankaŭ politike reprezenti la civitanaron”. La parti-egaleco en la reprezentado laŭleĝe dispozicias en Hispanio proporcion je 60-40 elcento, tio estas, neniu genro povas esti reprezentata laŭ proporcio malpli granda ol 40 elcento nek pli granda ol 60 elcento, ĉiam inter kandidatinoj kaj kandidatoj egalaj pri valoro kaj meritoj por iu posteno. La parti-egaleco rilatas al la t. n. genraj kvotoj kiuj daŭre generas rifuzon en iuj socia sektoroj. Tiele, la germana registaro lasttempe aprobis tion ke estu almenaŭ 30 elcento da virinoj en la administraj konsilantaroj de la grandaj germanaj entreprenoj por pretersuperi la “vitran tegmenton” kiu malpermesas al multaj virinoj okupi postenojn de povo kaj gvido. 3. Egal-rajteco: Tiu koncepto estas pli uzata en Latin-Ameriko, en iuj okazoj kiel sinonimo de egaleco sed kun signifo kiu preterpasas ĉi tiun ideon kaj artikigas tiel la individuajn rajtojn kiel la sociala justeco. Ĝi prikonsideras la start-kondiĉojn kaj la specifajn kaj apartajn necesojn de la virinoj tiamaniere ke la egaleco je kondiĉoj kaj ŝancojn povu esti efektiva kaj ne androcentra. La latinaj feministinoj, post la Konferenco de Pekino de la jaro 1995, preferis uzi la terminon egal-rajteco prefere al egaleco, ĉar ili estis interpretintaj la egalecon kiel pretendi egalvalorigi la virinojn kun la viroj por povi ĝui samajn rajtojn kiel ĉi tiuj. 70