Page 69 - heleco-95_Neat
P. 69
diskutitaj mitoj ─kiu konstituas ankaŭ ian kritikon al iu feminismo de la diferenco─ estas tiu de la unusola kaj “ontologie bona” naturo de la virino, plejinflua en la jardekoj de 1960 kaj 1970. La produktado de la okdekaj jaroj, kontraŭante ĉi tiun rigardon de trotasko de tio komuna, sub- strekis la diversecon inter la virinoj, esprimita laŭ soci-klaso, raso, etno, kulturo, seksa prefero, k. t. p. Sendube ĉi tio estas forte influita de la apogeo de la postmodernista kaj poststrukturista pensmanieroj, sed ankaŭ surbaze de la propra evoluado kaj sperto de la feminista movado. Rilate al la povo, oni kritikas la unulinian rigardon kiu konsideras ĝin kiel vira privilegio. Oni ri- markigas rilatan karakteron inter la genroj kaj denuncas la pov-strukturojn okazantajn inter la virinoj. La alportaĵoj de la psikoanalizo permesis vidigi la emocian manipuladon kiun kutime praktikadas la patrinoj. Rompiĝas la dominanta ideo de la virino viktima. La polemiko kun la feminismo de la diferenco permesis emerĝi ĉi tiuj mitojn, samkiel ankaŭ ─en la tereno de la civitaneco─, tiu de ia supozita “pli bona” politika identeco, malpli infektita, de la virinoj. Rilate al la natur-medio, oni polemikas pri la ekofeminismo, kiu defendas la rilaton virino/naturo kaj asertas ke la virinoj ─pro la fakto esti tion─ havus bonan rilaton kun la natur-ĉirkaŭo, el kio rezultus ia plaj granda respondeco pri la zorgado kaj savo de la planedo. Ĉi tiu kritika bilanco, plus la krizo de la sociaj kaj popolaj movadoj, speciale influas sur latin- amerikaj feminismoj. Laŭ Gina Vargas (1998), la feminista movado de la jardeko de 1990, kadre de la transiraj procezoj de demokratiiĝo travivata en plejparto el la landoj, alfrontas novajn scen- ejojn kaj traspertas serion da tensioj kaj kritikaj nodoj karakterigitaj de ties ambivalenco. La no- vaj logikoj kiujn ĝi intencas havi fronte al la paradigmaj transformiĝoj ne finas adaptiĝi al ĉi tiuj novaj dinamikoj nek povas rekoni ĉiam la signojn kiuj provizas la realo. Dilemo kiu ne estas eks- kluziva de la feminismo sed de preskaŭ ĉiuj sociaj movadoj. Gravas rimarkigi ke ĝenerale tiuj sociaj movadoj aperis kaj disvolviĝis kadre de la batalado kon- traŭ aŭtoritatecaj registaroj, aŭ komence de demokratiaj postdiktatorecaj procezoj, kun la emfa- zo kaj la certecoj de la sepdekaj jaroj. La posta necerteco efikis sur movado malpli mobilizita sed pli pripensema, kaj kiu esploris pridialogajn logikojn. En ĉi tiu kunteksto, iu el la signifaj ŝanĝoj estas tiu je pasi (ĝenerale) el iu kontraŭŝtatisma teniĝo al iu teniĝo de kritiko sed ankaŭ de intertraktado kun la ŝtato kaj la internaciaj instancoj. (Vargas, 1998). En LatinAmeriko, krom la multaj diferencoj kaj nuancoj inter la internaj tendencoj (en kiuj en- estas la menciitaj debatoj) oni povas skizi iun feminismon pli instituciigita ─en kiu la virinoj grup- iĝas ene de NRO-oj kaj en politikaj partioj─, kaj iu pli aŭtonoma kaj radikaligita feminismo. La unua estas heredinto de la feminismo de la egaleco de la antaŭa jardeko kaj taksas necesa la politikan negocadon. La dua subtenas la flagojn de la radikala feminismo aktualigita kaj severe pridiskutas la instituciiĝon de la movado. Aliflanke, ekzistas ankaŭ ampleksaj grupoj kaj/aŭ mov- adoj de feministinoj nomataj popolaj, kiuj havas kiel prioritaton la politikan membrecon, repren- ante depostulojn kaj intencante novajn liderecojn. Inter la ĉefaj riskoj kiuj minacas la feminismojn hodiaŭ, ni povas akcenti sekvajn: a: malpreciziĝo de kolektivaj proponoj artikigitaj ekde la civilaj socioj kaj manko de kanaloj de di- alogo kiuj agnosku la feminismon kiel validan subjekton de interparolado. b: “kooptado” de teknikoj kaj spertoj flanke de la registaroj kaj internaciaj organismoj. c: fragmentiĝo de rigardoj, internaj luktoj kaj senartikigo de proponoj. d: teniĝoj tro radikaligitaj kaj nerealigeblaj kiuj malprosimiĝas el la popolaj movadoj. Sinteze, ni povas diri ke en LatinAmeriko la ĉefa tensio rilatas al la maniero subteni la radikal- econ de la penso kaj la agado, samtempe ke oni avancas en pli ampleksajn publikajn kaj politi- kajn spacojn, kiuj permesus negoci kaj interkonsenti la proponojn kaj agendojn kiuj bezonas plejparto el la virinoj. La landoj kie la fenomeno akiris plian gravecon estas Brazilo. Meksiko, Peruo kaj Ĉilio. Rimarkindas la evulo okazinta en landoj kiel Kubo kaj Nikaragvo, kie la batalo de la organizitaj virinoj estas altsignifa, spite al tio ke ili ne ĉiam difinas sin kiel feministinoj. Spite al la priskribitaj krizoj, la graveco kiun akiras la feminismo de Ameriko estas konstatebla per la senĉesa pligrandiĝo de la partopreno de la virinoj en internaciaj feministaj renkontiĝoj okazintaj ekde 1981 en diversaj landoj de la Regiono, samkiel la multenombraj tem-retoj kiuj artikiĝas internacie (Perforto, Sano, Natur.Medio, k. t. p.) La ĉefa defio de la latinamerikaj feminismoj nuntempe estas trovi taŭgajn stetegiojn por artikigi siajn batalojn kun tiuj de aliaj pli ampleksaj movadoj, de virinoj, homaj rajtoj, k. t. p. cele impulsi la transformlgojn kiujn bezonas la nuntempa socio. 69
   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74