Page 77 - heleco-95_Neat
P. 77
Vojaĝaj notoj. Bissagoj. Gvineo Bissau. Mi pensas pri tiuj tagoj kiam mi vizitis la bissagojn, en la insulo Granda Orango, fronte al la mar- bordo de Gvineo Bissau. Tie la virinoj havas tutan aŭtoritaton, ili organiziĝas en asocioj kiuj demarŝ- adas la ekonomion, la socian bonstaton kaj la leĝon. Estas ili kiuj donas sankciojn, gvidas, konsilas, disdonas kaj oni respektas ilin kiel absolutaj mastrinoj de la domo kaj la tero. La viroj estas konsider- ataj kiel infanoj kiujn oni devas protekti. Oni kalkulas je ili por la plugado de la kampoj, la ĉasado de la simio kaj la fiŝkaptado. Oni valoras en ili la sensivecon de ilia karaktero kaj la brutan forton en la laborado en la kampoj. La familioj loĝas en kabanoj el ruĝa argilo kaj pajla tegmento, sen elektra lumo kaj flua akvo. La insularo de la Bissagoj, kun palmo-kampoj, arbaraj savanoj, grandkvanto da migraj akvo-birdoj, testudoj, hipopotamoj kaj krokodiloj estas ia paradisa loko. La tempo forblovas dum la observado de la personoj. En nia ĉiutaga dialogo (mi loĝadis en iu kabano en la ĝangalo, kun Kinta, la prezidant- ino de la virina asocio de Etiogo, kaj Estevo) tre impresis min ilia senzorgo pri la pasado de la horoj. Foje mi demandis al ili kio plaĉis al unu pri la alia. Al Kinta plaĉis la fizika forto, la dolĉeco kaj la sekso de Estevo: “Tiu kiu ne praktikadas la amon ne estas feliĉa”, ŝi diradis. Kaj al Estevo plaĉis la inteligento kaj la respondecemo de Kinta. Li diradis: “Ŝi scias pri la aferoj de la vivo, konsilas al mi, klopodas ke mi ne malsatu. Mi ĉiam laboras por helpi ŝin, mi estas kontenta viro”. Sidante antaŭ la pordo de la kabanoj la inoj fervore dediĉiĝadis al la selektado de semoj de anakar- dio, kaj babiladis. Granda kvieto invadadis ĉion. La familioj posedis malgrandajn hortojn por la pro- pra uzado, kaj komunumajn terenojn kiujn kultivadis la virinoj. La virino okupiĝas selektadi kaj decidi la semadon, la rikoltadon de la fruktoj de la anakardiaj arboj, kiujn ŝi uzos por fari vinon el palmo. Oni kalkulas je la viroj por la ĉasado, la fiŝkaptado aŭ la bruta forto. En Etiogo oni ne konsideris grava afero la akumuladon, la nutraĵoj estis por la ĉiutaga konsumo. Nur la vino de palmo estis staplita por la dumjara konsumado. Konversaciante iam kun Kinta mi demandis al ŝi ĉu ŝi povus aĉeti pli da tero por sia horto, ŝi res- pondis al mi ke tie ne estis necese akiri ion ĉar oni povus alpropriigi al si la tutan deziratan terenon, “la virga tero apartenas al tiu kiu ĝin kultivas”, sentencis ŝi tute trankvila, La baloberinoj (sacerdotinoj) havas la rolon diskonigi la saĝon de la prauloj, en la rito de inicado al la adolta mondo. Dum ĉi tiu ceremonio ili ĵuras regi la familion, organizi la laboron, klopodi la bon- staton kaj garantii la leĝon. Estas miriga ĉi tiu matriarkeca kulturo en kiu, laŭ rakontas Neto, sidante kun iu grupo de viroj en la strando kaj drinkante vinon el palmo: “Ŝi estas pli forta kaj inteligenta, kvankam plaĉus al ni ordoni kaj organizi, ni ne sentas nin kapablaj estri la familion. Estas la tradicio, la kutimo de niaj prauloj. Ĉiam estis tiele…”. Kaj li konkludas: “Oni devas atingi bonan fiŝkapton ĉar, male, la inoj ĉagreniĝas kaj ekkaptas nin ĉe la testikoj ĝis igi nin perdi la energion…”. Foje mi demandas al mi kial supervivis tiu ĉi socio. Sendube la geografia izoliĝo de la insularo de la Bissagoj, la ekstrema malriĉeco de la lando kiu malfaciligas la aliron al la insuloj, la civilaj militoj, la korupto de la ĉefurbaj registaroj, kaj dum la epoko de la portugala koloniado, la altvalora saĝo de la bissaga reĝino, Pampa Kanjimpa (1910), kiu tenis apartigitaj la portugalanojn per paktoj kaj donacoj, estis decidaj faktoroj de la malgranda disvastiĝo de la patriarkeca socio, kiu cetere, superregas la ceteron el la lando. En la socioj kie regadas la inoj, la kulto al la prauloj, al la tradicio, al la aŭtoktono kaj al la figuro de la patrino estas centraj valoroj. Kun la escepto de la insularo de la Bissagoj, Gvineo Bissau estas afrika patriarkeca lando, kun muzulmana plimulto, kie ofte la viroj havas pli ol unu virinon. Mosuo. Ĉinio. Estas iu loko rande de la lago Lugu, kie la filinoj estas bone akceptataj. Iu donaco kiu igas la fami- lion pli granda kaj potenca. Inter la provincoj de Junnano kaj Suĉvano, loĝas unu malgranda komun- umo, proksimume tridek-mil enloĝantoj, la mosuoj, kie la vininoj administras la posedaĵojn, organi- zas la laboron kaj regadas laŭ tradicio. Tie la viroj sin sentas liberaj kaj la rilato kun la familio estas tio plej grava por ili. La hejmo estas la nukleo kie oni organizas la ekonomion, la laboron kaj la so- cian strukturon. La matriarkino estas ia figuro amata de ĉiuj; oni respektas ŝin pro ŝia saĝo kaj la aŭtoritato kiun ŝi posedas baziĝas sur ĝi. Ŝi distribuas las taskojn de la grupo laŭ ĉies inteligento, kapablo kaj forto. Ne ekzistas la figuro de la edzo. La inoj unuiĝas per amo kun viroj kiuj vizitas ilin dumnokte. La 77
   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82