Page 71 - heleco-95_Neat
P. 71
Diferencoj inter la Feminismo de la Egaleco kaj la Feminismo de la diferenco La «feminismo de la egaleco» kaj la «feminismo de la diferenco» estas du feministaj ten- dencoj kiuj aperas post la florado de la radikala feminismo en la jardeko de 1970. Ili estis objekto de debatado pri la vojo kiun devus sekvi la movado post etapo de refirmiĝo kaj memkonscio de iu kulturo propra de la virinoj. Ekde la feminismo de la egaleco oni alprenas ian kritikan teniĝon rilate al la vira mondo, la seksa tasko-divido kaj la patriarkeco. Ĝi havas sian originon en la Klerismo kaj la redifinado de la koncepto de civitaneco kaj universaleco (Celia Amorós) same kiel la sufragetismo kaj la partioj kaj organizaĵoj de maldekstraro. Ĝi negocas leĝo-donajn kaj normo-farajn ŝanĝojn por atingi la egalecon de la virinoj kun la viroj kaj elimini ĉiun ajn artefaritan diferencon surbaze de la sekso, la privilegiojn de unu sekso sur alia. (Empar Pineda). Ekde la freminismode la diferenco oni akuzis ĝin je junkulpeco kaj identiĝo kun la opresanto. Inter la plej elstaraj aŭtorinoj de tiu movado estas Christine Delphi, Celia Amorós aŭ Empar Pineda. Siaflanke, la feminismo de la diferenco estas iu kritika tendenco rilate al la aspiroj de la feminismo de la Klerismo pri la atingo de egaleco en androcentra mondo. Ili demandas: kial aspiri havi la povon se la viroj estas agresemaj kaj perfortemaj dum la virinoj povas krei iun mondon en kiu oni refortikiĝu la virinaj diferencoj? Ilia devizo estas: “Esti virino estas bele”. Ili ne parolas pri malegaleco sed pri diferenco. Kaj ili prikonsideras la egalecon inter vir- inoj kaj viroj, neniam la egalecon de la virinoj kun la viroj (Sendón de León). Fronte al la liberalismo, la marksismo kaj aliaj ideologioj kiujn ili konsideras vir-seksaj , ili proponas konstrui ian feminecon kiu estus per si mem “revolucia subjekto”. Tiele la liberigo de la virinoj postulus rimarkigi ĉi ties seksan diferencon kaj ĉesi havi la virojn kiel referenco- punkto. “La malo de la egaleco ne estas la diferenco sed la malegaleco. Ni kontraŭmetis egal- econ al diferenco kiam reale ne eblas atingi veran egalecon ne konservante la diferen- cojn. La malo estus nenion pli ol trudita koloniigado” (Victoria Sendón de León, artikolo: Kio estas la feminismo de la diferenco? Inter la plej elstaraj aŭtorinoj de la feminismo de la diferenco, heredinto de la usona t. n. “kultura feminismo” (kiu laboradis en la konstruado kaj rekuperado de ia kulturo propra de la virinoj), elstaras la francinoj Luce Irigaray kaj Annie Levlerc, la italino Carla Lonzi kaj la agado kaj debatado de la Libraro de Virinoj de Milano, kaj la hispanino Victoria Sendón de León. “Kun Irigaray ni komencis konstati ke ni estis “feministinoj de la diferenco”. Kial? Ĉar nia vojo al la librereco startis ĝuste de nia “seksa diferenco”. Tiu estis lafilozofa ŝtono”. (Victoria Sendón de León, artikolo: Kio estas la feminismo de ladiferenco? Preter la intensaj debatoj inter la defendantinoj de la feminismo de la egaleco kaj la femin- ismo de la diferenco, ĉefe dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, kaj kvankam daŭre estas nu- ancoj kaj diskutado, ambaŭ tendencoj troviĝas inter la “feminismoj” jam ekde la komenc- iĝo de la tria ondo. 71