Page 72 - heleco-95_Neat
P. 72
La tri ondoj de la feminismo Kvankam la polemikoj kaj invididuaj protestoj pri ĝia destino datumas jam de Mezepoko, la okcidenta feminismo naskiĝas en la 17-a jarcento kaj manifestiĝas kiel kolektiva movado en la batalo de la virinoj en la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭ la filozofino Ana de Miguel, la feminismo komenciĝas en la momento kiam artikiĝas “tiel en la teorio kiel en la praktiko, kohera aro da depostuloj” kaj la virinoj organiziĝas por ilin atingi, konsciaj pri la ekzist- ado de la seksa diskriminacio. Konsiderante ĉi tiun kriterion, oni povas temi pri tri grandaj feministaj etapoj aŭ ondoj. Por ilin priskribi ni sekvos la kriterion de Amelia Valcárcel, profesorino de Morala kaj Politika Filozofio de la UNED (Landa Universitato de Instruado de Malproksime). Tiel Valcárcel kiel Celia Amorós komencas sian kla- sifikadon en la Klerismo, kontraŭ la anglosaksaj teorioj kiuj prezentas la komenciĝon de la unua ondo de la femin- ismo en la sufragetismo: La unua ondo: la klerisma feminismo Ĝi postulas la civitanecon de la virinoj kaj ĝia plej karakteriza verko estas “Depostuloj de la rajtoj de la virinoj” de Mary Wollstonecraft. Ĝiaj ĉefaj karakteraĵoj estas: - Ĝi etendiĝas ekde la Franca Revolucio ĝis meze de la 19-a jarcento. - La debato centriĝas sur la egaleco de la inteligento kaj la depostulo de edukiĝo. - Ĝi bazigas siajn depostulojn sur la penso de la Jarcento de la Lumoj, spite al tio ke multaj aŭtoroj kiel Rousseau metas la virinon duarange ene de la liberala ŝtato. - Ĝiaj ĉefaj aŭtoroj estas Poullain de Bafrre, Olympe de Gouges kaj Mary Wollostonecraft, same kiel la civitaninoj kiuj prezentis en 1789 al la franca Asembleo sian “kahieron de reformoj”, kiu jam enkalkulis la voĉdon-rajton, la reformon de la geedzeco, la zorgadon de la gefiloj kaj la aliro al la instruiĝo. - La rajtoj de la virinoj komencas ĉeesti kaj politikajn kaj intelektajn tribunalojn. Unu el la grandaj pensuloj, la ĝironda revoluciuloj Condorcet, patro de la laikismo en la instruado, verkis en 1790 la eseon “Pri la akcepto de la virinoj en la urba rajt-kodo”: “La faktoj pruvis ke la viroj havis aŭ kredis havi interesojn tre malsamajn ol tiuj de la virinoj, ĉar ĉie ili faris kontraŭ la inoj opresajn leĝojn aŭ, almenaŭ, starigis inter la seksoj ian grandan mal- egalecon.” (“Letero de iu burĝulo de Newhaven al iu civitano de Virginio”, 1789 Condorcet). La dua ondo: liberala sufrageta feminismo - Ĝi depostulas ĉefe la voĉdon-rajton de la virinoj kaj ĝia ĉefa verko estas “La submetiĝo de la virino”, de John Stuart Mill kaj Harriet Taylor en 1869, kiu starigis la bazojn de la sufragetismo. Ĝiaj ĉefaj ecoj estas: –Ĝi etendiĝas ekde meze de la 19-a jarcento ĝis la jardeko de 1950 (fine de la Dua Mond-Milito). -Ĝi komenciĝas per la Deklaro de Seneca Falls, de 1848. Inter 100 kaj 300 virinoj kaj viroj (la nombro varias de- pende de la fontoj) apartenantaj al socialaj movadoj kaj organizoj, liderataj de Elisabeth Cady Stanton kaj Lucrecia Mott, kunsidis en Seneca Falls (Usono) kaj, surbaze de la usona Deklaro je Sendependiĝo, postulis la sendepend- iĝon de la virino el la decidoj de patroj kaj edzoj samkiel la labor-rajton al kiu ili asignis prioritaton sur la voĉdon- rajto. La dek-du principoj formulitaj postulis ŝanĝojn en la kutimoj kaj la moralo de la epoko kaj en la atingo de la plena civitaneco de la virinoj. -En Anglujo aperas la sufragetinoj, liderataj de Emmeline Pankhurst, kaj la debato pri la universala voĉdonado iĝas pli kaj pli intensa. Dum la unua duono de la 20-a jarcento, enkondukiĝis en la demokratiaj leĝaroj, foje limigita laŭ aĝo aŭ socia deveno. Tiu estis la unua depostulo pacisma kaj ĝi enkondukis la terminon “solidareco”. - Socie, la aktivismo etendiĝas al la meza kaj malalta klasoj. Ankaŭ oni ligas al aliaj celoj de la civilaj rajtoj, kiel la abolo de la sklaveco en Usono. Tiusence elstaras la figuro de Sojourner Truth kaj ties diskurso “Ĉu mi ne estas vir- ino?” de 1851. - Daŭras, paralele al la postulo pri voĉdon-rajto, aliaj pri aliro al la edukiĝo kaj, ekde 1880, oni komencas akcepti virinojn en la universitatoj, kvankam tio ankoraŭ estis escepta tiam. Antaŭe la virino estis atingante la alirecon al la elementa kaj meza lernado, kvankam ankoraŭ sub la preteksto esti bona patrino kaj edzino. La tria ondo: la nuntempa feminismo - Ĝi postulas valor-ŝangon kaj ke la justico leĝigu pri aspektoj antaŭe konsiderataj kiel “privataj”. Verkoj pri ĝi es- tas: “La dua sekso” de Simone de Beauvoir, kaj “La mistiko de la virineco”, de Bety Friedan. Ĝiaj ĉefaj ecoj estas: - Ĝi ekas per la revolucioj de la 60-aj jaroj ĝis la nuntempo, sed iuj teoriulinoj situas ĝian finon en en la 80-aj jaroj. – Oni batalas kontraŭ la virino kiel seksa stereotipo en la komunikad-medioj, arto kaj reklamado. La 50-aj jaroj difinas iun tipon je virineco, pri kiu oni faras reklamadon en la televido kaj la kino. La 60-aj kaj 70-aj jaroj pripensas tiujn modelojn kaj kontraŭfrontas ilin. - Ĝi petas la abolon de la patriarkeco: Estas konscio ke preter la voĉdon-rajto, la edukado kaj aliaj atingoj de la unuaj feministinoj, la socia strukturo provokas malegalecon kaj daŭre generas hierakiojn favore al la viroj. - Per la devizo “tio persona estas politiko” eniras en la debaton la ina sekseco, la perforto kontraŭ la virino, la virina sano, la abortigo aŭ la kontraŭcipado, interalie. - Ekde la 80-aj jaroj, akiras specialan gravecon la virinaj diversecoj, la multikulturismo, la ina solidareco, kaj la debato, pli kaj pli intensa, inter la diversaj tendencoj de la feminismo. 72