Page 74 - heleco-95_Neat
P. 74
Doktorino Elizabeth Blackwell La Doktorino Elizabeth Blackwell estis la unua virino kiu atingis kuracistan titoliĝon, Ŝi aktivadis en la aboliciista kaj sufragetista movadoj. Jen kiel ŝi priskribas la naskiĝontan bebon kaj kial ĉi tiu devas esti protektata: Rigardu la unuan ekbrilon de la vivo, la embrian vivon, la komenciĝon de homa ekzistado. Ni vidas malgrandan ĉelon, tiel malgrandan kiu povus esti facile forgesata. Ĝi estas viva ĉelo; ĝi enha- vas progresivan kapablon kreski, laŭnature, laŭ difinita tipo, kiun ni povas kontempli kun respekto- plena admiro. En sia tag-libro, Blackwell skribis ankaŭ pri Madama Restell, iu konata eksterleĝa abortistino de de Nov- Jorko: La sovaĝa perverseco kaj detruo de la patrineco far la abortisto plene indignigis min kaj vekis ĉe mi aktivan antagonismon. Tio ke la honorinda termino “virina kuracisto” oni aplikus ekskluzive al tiuj virinoj kiuj plenumas tian skandalan komercon ŝajnis al mi hororo. Ĝi estis ia absoluta degradiĝo de tio kio povus kaj devus esti ia nobla profesio por la virinoj. Sarah F. Norton Sarah Norton estis prelegantino tre konata pro sia aktivismo favore al la akceptado de la virinoj en la Uni- versitato de Cornell. Ŝi estis kunlaborantino en la ĵurnalo La Revolucio kaj aliaj feministaj publikigaĵoj. Per sia artikolo Socia kaj endoma tragedio ŝi pritemis la kazon de iu virino kiu mortis post tio ke ties kunulo provizis al ŝi venenon por abortigi ilian filon: Ĉi-kaze jen edzo kiu estis akirinta la venenon por lia edzino kaj ilia ebla posteulo! Eble ne kun la deziro mortigi sian edzinon, sed ĉar la ebleco estas 5 super 1 kontraŭ ĉiu virino kiu intencas abortigi, li ne povis ignori la danĝeron. Se ĉi tiu supozo estus sukcesinte detrui la unusola celita vivo, Kiu povintus esti la krimo de la viro kaj kiu devus esti lia puno se, kiel rezulto de iu murdo, li faris du?. Viktoria Woodhull Victoria Woodhull estis la unua virino kiu deklaris sian kanditatecon por la pre- zidenteco en 1870 kun la celo pligrandigi la konscion favore al la virina voĉdon- rajto. Ŝi kaj sia fratino fondis sian propran feministan ĵurnalon en kiu aperis iu ar- tikolo titolita The Slaughter of Innocents (La Infana Amas-buĉado) kunverkita de ambaŭ fratinoj. En unu ĝia fragmento oni diras jene: La edzinoj propravole kon- sentas gravediĝi kaj poste, por eviti iĝi patrinoj, intence murdas ilin kiam ili troviĝas ankoraŭ en sia sino. Ĉu povas ekzisti pli fia konduto ol ĉi tiu? Ni kons- cias ke multaj virinoj pretendas senkulpiĝi el la praktikado de abortigoj surbaze ke ĉi tio ne estas murdo. Sed la fakto mem sin turni al tiom febla argumento nur tre klare pruvas ke ili konscias pri la enormeco de la krimo. Doktorino Charlotte Lozier La Doktorino Lozier estis alia el la unuaj usonaj kuracistinoj. Ŝi aktivadis ankaŭ en la batalo por rajt-egaleco. En la ĵurnalo La Revolucio oni publikigis artikolon pri tio okazinta kiam iu viro petis fari eksterleĝan abortigon al sia kunulino: La doktorino respondis al li ke li estis alveninte al erara loko por realigi tian hontindan, naŭz- igan, kontraŭnaturan kaj eksterleĝan faron. Krome ŝi oferis al la junulino ian ajn tipon je helpo, kaj admonis kaj konsilis ĉi tiun kontraŭ la timiga ago kiun ŝi kaj ŝia kunulo (kiun ŝi difinis kiel kuzo sia) proponis. Lozier mortis sekve de komplikoj okazintaj post ŝia gravediĝo kaj la naskiĝo de ŝia tria filo, okazinta tri tagojn antaŭ ŝia morto. La Charlotte Lozier Institute, kiu ricevis ŝian nomon, estas memoraĵo pri ŝia ideo rilate al la rajtoj de la fetoj. Maddie H. Brinckerhoff Maddie Brinkckerhoff estis iu populara prelegantino kiu pledis pro la virina voĉdon-rajto. Tial ke ŝi kelk- foje temis pri tio kion ŝi nomis “propra-vola patrineco” kune kun aliaj multenombraj feministinoj de la epoko, ŝiaj vortoj okazigis ian konfuzon. Kiam tiuj fruaj feministinoj uzadis la esprimon “propra-vola patrineco”, ne estis temante pri la afero de la abortigo aŭ kontraŭkoncipado. Pli ĝuste, ili temis pri la rajto de virinoj malakcepti seksrilati en la geedza vivo, kaj la devo de la viroj respekti la rajton de la virinoj rifuzi ties pretendojn. Tiamaniere, ili defendis, la virinoj havus la kontrolon decidi kiam ili iĝi patrinoj. Brinkckerhoff, kiu pledis por la laŭvola patrineco, kontraŭstaris la abortigon kaj verkis en La Revolucio: Kiam homo ŝtelas pro malsato, ni povas konkludi ke io malbonas en la socio, tiele kiam virino detruas la vivon de sia nenaskiĝinta filo, evidentas ke ŝi pro edukiĝo aŭ cirkonstancoj estis tre mistraktita. 74