Page 75 - heleco-95_Neat
P. 75
Matilda Joslyn Gage Matilda Electa Joselyn Gage (1826-1898) estis usona aktivistino, batalantino por la virina voĉdon-rajto, aboliciista de la sklaveco. Partoprenis en aktiva reto de apogo al fuĝintaj sklavoj kaj estis en prizono pro tio. Ekde 1852 ŝi implikiĝis en la movadon por la virinaj rajtoj. Ŝi prezidis dum pluraj jaroj la Landan Asocion por la Virina Voĉdon-rajto, kaj dum pluraj jardekoj apartenis al la komitato de tiu asocio. En la fe- minista movado ŝi estis pli radikala ol Susan B. Antony kaj Elizabeth Cady Stanton, kaj estis tre kritika kun la ekleziaro spite al tio ke ŝi estis profunde religia. Pro multaj kialoj ŝi estas grava figuro en la feminista movado, sed ene de ĉi tiu, la abortig-favoraj feministoj silentas pri la radikala kontraŭstaro de Gage al la praktiko de la abortigo, same kiel al la murdo de geinfanoj. Ŝi taksis la abortigon kiel ego- isma deziro kaj pledis pri ĝia eksterleĝigo sed pli ol la malpermesigo de la abortigo ŝi pledis pri la edukado de la konscio kontraŭ ĝi. . Alice Paul Alice Stokes Paul (1885-1977) estis usona feminista aktivistino. En la feminista movado ŝi jam partoprenis en ŝia junaĝo kune kun sia patrino, Tacie, sed tiu al- vokiĝo pliintensiĝis dum ŝia restado en Anglujo de 1907 al 1910 subinflue de la angla feminista liderino Emmeline Pankhurst. Reveninte al sia lando ŝi lideris tie la kampanjon por la 19-a Korektaĵo de la Konstitucio. Ŝia porvirina batalado, en kelkaj diversaj asocioj, daŭris pli ol duonjarcenton. Ŝi estis en la feminista aktivado ankoraŭ en 1964, batalante por la Leĝo de la Civilaj rajtoj. Du jarojn poste ŝi akceptis aliĝi al la Landa Virina Organizaĵo, sed ŝi ne estis en harmo- nio kun la novaj generacioj de feministinoj pri temoj kiel tiu de la abortigo. Iam ŝi deklaris: La abortigo estas la plejsupera ekspluatado de la virinoj. Ŝi opiniis ke la esprimo “decid-rajto” pri tiu ĉi afero estas nur ia febla masko por kaŝi la damaĝon farata al la virinoj per la abortigo, kaj ke ĝi igas la virinojn pensi ke ili ne kapablas kontroli sian graved-staton. La falsaĵo de la decid-rajto Jes, per tiu ĉi esprimo, decid-rajto, oni formulas unu el la nuntempaj depostuloj de la feminista movado, aŭ de grandparto el tiu movado. La termino estas sufiĉe ambigua. Se temas pri decido rilate al geedziĝo, seksrilato, idonasko… kompreneble, la rajto de la virinoj –kaj de la viroj– tiorilate devas esti plena. Sed ŝajnas ke oni subkomprenas ke temas pri la rajto abortigi. Tiukaze la decid-rajto estas rifuzinda, tiel al la viroj kiel al la virinoj. Estas sufiĉe konata la diraĵo ke la libereco de unu persono finiĝas tie kie komenc- iĝas la libereco de alia(j) persono(j). Nu, laŭ la sama logiko, oni povas diri ke la rajtoj de unu persono finiĝas tie kie komenciĝas la rajtoj de alia(j) persono(j). Oni ne povas agnoski la rajton de unu persono mortigi alian personon. La vivo-rajto de iu homa estaĵo estas pli respektinda ol la decido-rajto de alia per- sono kiu dezirus mortigi la unuan. Sub tiu lumo, estas tute ne-akceptebla la praktiko de la abortigo. Kiel, do, oni intencas pravigi tiujn krimojn? Tre facile, oni neas la homan kondiĉon al la geinfanoj ankoraŭ ne- naskiĝintaj. La naziistoj neis homan kondiĉon al la gejudoj kaj la geciganoj kiun ili forsendis al la mort- igejoj. Sekvante simile makabran proceduron, la abortigistoj preterlasas aŭ prokrastas la agnoskon de la homa naturo de la fetoj ĝis… ĝis kiam?, ĉu la tria semajno?, ĉu la tria monato?, ĉu la momento mem de la naskiĝo?... la opinioj diversas, sed ne gravas, la afero estas lasi al la gepatroj decido-rajton. Tre grave estas ke progresas la leĝaj projektoj por permesi tian monstraĵon. La politikaj partioj cedas al la postuloj tiurilate: la abortist(in)oj havas voĉdon-rajton, la fetoj, ne. Estas klare ke se la politikistoj cedas kaj/aŭ apogas tian fiagon estas pro tio ke la postulantoj estas sufiĉe multenombraj por ke rezultu politike profit-dona konsenti ĝin. Kion pensi, do, pri socio en kiu okazas tio? Se oni ne respektas la homan perso- non en ĉi ties plej sendefenda kaj sakrala stato, ĉu oni povas esperi ke en tia socio iam oni atingus la egal- econ en la ekonomia tereno, en la inter-seksaj rilatoj, en la inter-etnaj rilatoj, en la inter-naciaj rilatoj…? La kialo estas ĉiam la sama, la egoismo, la manko je empatio aŭ homa solidareco. En Hispanio la takso da abortigoj senĉese kreskadas ekde la jaro 1986, kun malpli ol po 0,1 abortigoj en ĉiu milo da virinoj, ĝis la jaro 2011, kun 12,47 abortigoj en ĉiu milo da virinoj. De tiam iome malpliiĝis la averaĵo, sed ankoraŭ en 2016, lasta jaro pri kiu oni disponas je statistikoj, estis en nia lando 93.131 kontrolitaj abortigoj realigitaj en la 201 klinikoj leĝe rajtigitaj por la plenumado de tiaj infan-murdoj. Ĉu oni povas fieri aparteni al so- cio en kiu tio okazas? Mi pensas ke estas malbenindaj la leĝoj kiuj permesas tiajn krimojn. Faustino Castaño 75
   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80