Page 76 - heleco-95_Neat
P. 76
Anna Boyé estas antropologiistino kaj foto-ĵurnalistino specialigita pri socia esplorado kaj raportado. Ŝia verkaro estas la rezulto de vojaĝoj kaj esploroj en la plej diversaj lokoj kun speciala intereso pri la virina problemaro. La sekva teksto estas E-traduko de iu el siaj artikoloj, per kiu ŝi priskribas kelkajn matriarkecajn komunumojn kun kiuj ŝi kunvivis dumtempe en diver- saj lokoj en la mondo. Enkonduko Mi pensas ke tre malfacilas forgesi tion lernintan en la familio kaj en la socio en kiu oni vivas. Ĉio kion oni instruis al ni organizas nian agadon kaj nian penson aŭtomat-maniere. Kaj mi demandas al mi: kiom komplekse rezultas ŝanĝi ĉi tiun regulon kiu ellaboras nian estmanieron? En la analizado de iu vivo estas necese reiri al la pasinteco kaj pritaksi la bonajn kaj malbonajn aferojn kiujn ni lernis dum nia edukiĝo ĉar en ĝi ni trovos la eksplikon de tio kio ni estas. Kaj ĉi tiu tasko estas necesa ĉar male ni ne povus imagi al ni ke nia agmaniero sekvas unu solan kaj naturan formon de konduto, unu solan komunan saĝon. La sperto konformigas la evoluon de la penso sed ankaŭ la pens-maniero estas en rilato kun la pro- greso de la spirito kiu tute estas sensiveco kaj perceptado. Ne ekzistas ia uniforma penso por ĉiuj. Sed, jes ja, estas ia nova formo rezonadi pli subtila kaj evoluinta al kiu ni devas aspiri. Ia am-sento kiu honorigu nin. Mi ĉiam sentis la neceson kompreni la kialon de la gravaj diskriminacioj kiujn suferas la virino en la mondo. Kaj en tiu kono-serĉado mi trovis matriarkecajn sociojn kie la virinoj organizas la laboron, demarŝas la ekonomion, la plenumadon de la leĝo kaj regadas. Socioj en kiuj ilia inteligento estas respektata de ĉiuj kaj oni admiras ilin pro la kuraĝo kiuj ili montras en la alpreno de decidoj en la komunumo. Temas pri komunumoj en kiuj la matriarkeco ne signifas la malon el la patriarkeco, sed alian pli egalecan manieron organizi la socion kaj la vivon. En tiuj socioj la patrino estas la forto kiu edukas kaj ensociigas la gefilojn, tiu kiu instruas pri la respekto al la geolduloj kaj la geinfanoj. Ŝi gvidas la familion kaj establas la leĝon, sed ne regas per ia altruda povo kiu devigas, sed per ia patrina aŭtori- tato agnoskita de ĉiuj, kiu konsilas kaj strukturas la socion. Mi ĉiam pensis ke la sola maniero ŝanĝi la stereotipitajn valorojn de unu socio estas pere de la edukado. Ĉar la geinfanoj estas timidaj kaj neeviteblaj projektoj de estonteco. Montri la mondon de la matriarkecaj socioj en la lernejoj, alportus ian pli poliedran rigardon de la mondo, pli ĝusta kaj pli justa akorde kun la vera historio de la homaro. Historio kiun oni rakontis al ni profunde deformita. Krome tio estus alia maniero efiki kontraŭ la diskriminacio kaj la mistrakto kiun suferis kaj suferas la virino. Plaĉas al mi realigi agadon kiu stimulu pli ekvilibran kaj egalecan rigardon de la personoj. Kie ni (la inoj) kaj ili (la viroj) konstituus ensemblon kiu pliriĉigu nian vivon. Ke ni ĉiuj sciu alporti kaj ekvilibrigi la virinecon kaj la virecon kiujn ĉiu sekso havas kaj disvolvi ambaŭ valorojn, ekde la koro. La viroj, zorgantoj de la familio kaj prudentaj en la decidoj kiuj formas la sociajn strukturojn. La virinoj, sin- donemaj entreprenantaj kaj instigantaj de homaj valoroj en la politiko, kiuj alportus sekurecon kaj amon al la novaj generacioj. La viroj, kunlaborantoj de la virinoj: la virinoj, kunlaborantinoj de la viroj, en iu totaleca ensemblo kiu dignigus ĉiujn. Sekve mi prezentos la datumojn pri la laboro sur la tereno realigita en matriarkecaj socioj al kiuj mi vojaĝis –bissagoj, mosuoj kaj ĥuĉitekoj–. Mi analizos komunajn elementojn kaj diferencojn inter la matriarkecaj socioj kaj nia patriarkeca socio. En la jaro 2005 mi entreprenis tri vojaĝojn: al la insulo Granda Orango, en la insularo de la Bissagoj, En Gvineo Bissau (bissagoj); Ĉinio, en la provinco de Junnano (mosuoj) kaj Ĥuĉitano (Juchitan), en la ŝtato de Tehuantepec (potencaj virinoj de Ĥuĉita- no, Meksikio). Mia intenco estis kontroli realaĵojn malsamajn ol tiuj miaj, ekscii ĉu estas iu ajn loko en la mondo kie la virinoj regadas aŭ havas ian malsaman gravan socian rolon. Mi preparis min vojaĝi sola, tre malproksimen, al izolitaj kaj, foje, malfacile alireblaj komunumoj. 76
   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81