Page 79 - heleco-95_Neat
P. 79
prikomerci la produktaĵojn en la merkat-foiroj. Temas pri ia ekonomio en kiu la prestiĝo baziĝas en la reciprokeco kaj la konfido inter virinoj. Estas ili (la inoj) kiuj organizas la sistemon de turnoj aŭ kreditoj, por atingi monon, juvelojn kaj man- laboritajn kostumojn. “Ni dediĉiĝas al la komercado kiel iu maniero certigi nin antaŭ la vivo, por senti nin produktivaj, utilaj kaj kreivaj. Kaj por ke oni respektu nin laŭ tio kion ni estas kapabla doni”, eks- plikas Marina. Tial ĉi tie la virinoj tre zorgas pri si, ili estas orgojlaj kaj kreis ian socian ordon de se- kureco. Kaj la bazo de ilia forto estas en la disvolvo de matriarkecaj strukturoj kiuj ankoraŭ plu- daŭras”. Rogelia Martínez, socia batalantino, ĉiam akompanis min en mia kono-cela esplorado. Ŝi eksplik- adis al mi, prezentadis min al siaj amikinoj kaj establadis helpo-ligilojn. Kun ŝi mi sentis min kom- prenata, helpata kaj plifortigata antaŭ ĉiu ajn situacio. Rogelia paroladis al mi pri la figuro de la patrino kiel forto kiu edukas la spiriton de la virinoj, igas ilin fortaj kaj noblaj, kuraĝaj kaj laboremaj. Kaj pri la socia grav-eco kiun havas la kono de la valoroj kiuj ĉiam akompanas nin. En Ĥuĉitano, la virinoj patronadis malriĉajn geinfanojn de la montaro, ĉi tiuj ne perdadis siajn deve- najn familiojn, sed kunhavis kun “alia panjo” sian vivon, iu nova patrino kiu donas al ili domon, nutr- aĵon kaj edukadon. Denove ĉi tiu malavara figuro de la patrino kiu donas socian viglecon. Matriarkeco. Mi taksas necese analizi la terminon matriarkeco. Unue mi citas la vortaron de la Reĝa Hispana Akademio: “Estas ia socia organizaĵo, laŭtradicie atribuita al iuj primitivaj popoloj, en kiuj la estreco koncernas al la virinoj. Femala superregado aŭ forta superecon en iu socio aŭ grupo”. Nun la vortaro de Etnologio kaj Antropologio de Pierre Bonte kaj Michael Izard: “La terminoj patriark- eco kaj matriarkeco ne estas simetriaj krom laŭ leksika senco: la “matriarkeco” difinas iun socian or- ganizaĵon bazitan sur la patrinlinia identigo de la gefilaro kaj ne sur la povo de la virinoj. Sed iom- post-iom ambaŭ terminoj iĝas semantike kompareblaj, akirante la termino “matriarkeco” samtempe la sencon de “patrina rajto”, konceptado de la patrineco kiel taŭga por fondi ian statuton (disvolvigita de Bachofen), kaj de superregado de la virinoj, koncepto kiu adresas al iu teorio de la povo kiu asig- nas al la inoj ian institucian rolon similan al tiu kiun la viroj havas en la patriarkecan organizon”. La vorto matriarkino devenas de la latina vorto mater (patrino), kaj de la greka vorto arĥé kiu havas kelkajn signifojn: povo superregado, origino, komenco. Tial matriarkeco havas malsamajn tradu- kojn: “komence estis la patrino”, “devenanta de la patrino”, “patrina principo”, “superregado de la patrino” . Strukturo de la matriarkeca socio: La matriarkeco ĝenerale baziĝas en ia kulturo de agrara ekonomio. La kampoj kaj la domo estas propraĵo de la klano kaj estas administrataj de la patrino kiel estrino de la klano. Ŝi estas la admi- nistrantino de ĉiuj propraĵoj de la klano, la komunuma domo kaj la teroj, samkiel la enspezoj rezult- intaj el la laboro de ĉiuj membroj de la grupo. Ŝi strebas al la bonstato de la grupo pri kiu ŝi respond- ecas. La klano estas patrin-linia: la gefiloj estas parenciĝintaj al la patrino kaj portas ĉi ties familiajn nomojn. La posedaĵojn oni heredas de la patrinoj al la filinoj. En la kazo de la mosuoj, la plejaĝa fra- to helpas eduki la gefilojn de la fratino kaj estas la delegito de la klano rilate al la ekstero. Tie la viro devas plenumi du malsamajn rolojn. Tiu de onklo en la propra klano, kie estas respektata de ĉiuj kaj okupiĝas pri la edukado de genevoj, kaj tiu de patro en la familio de la virino kiun li amas, kie li ne estas libera agi laŭvole. La viro loĝas ĉiam en la klano de la patrino, li ne posedas propran domon. En la kazo de la etno bissaga la virino elektas la viron kiam ŝi iĝas seksmatura, kaj estas ŝi, kiu prenas la iniciaton en ĉiuj decidoj. Kiam ŝi enuiĝas el sia edzo ŝi diras al li ke li foriru, kaj ŝi restas kun la domo, la tero kaj la gefiloj. En iu matriarkeco la klano estas patrinloka: ĝia idaro loĝas kun la patrino en la domo de la klano. La patrino organizas la laboron de la tuta grupo. Ŝi havas la povon konsili, ne tiun ordoni. Ŝia konsilo estas akceptata natur- kaj volont-maniere, ŝi havas nenian trudo-devigan povon. Ŝia povo baziĝas sur la respekto al la familiaj necesoj kaj la respekto de ĉiu membro al la grupo. Temas pri familiaj socioj de kunsento. La estrinoj aŭ reĝinoj ne povas ordoni tributojn. Iliaj postenoj estas honoraj. La virino estas la sacerdotino aŭ plenumas la ceremoniojn de kulto al la prauloj, ili kredas je la re- enkarniĝo. La morto estas nenia fino, sed ia stato de transiro al la mondo de la spiritoj kaj de la lu- mo. Estas komuna la adorado kaj respektado al la fortoj de la naturo: la tero, la riveroj, la bestoj. La mosouj de la Lago Lugu, faradas omaĝon al la diino Gamu de la montaro, kiu protektas ilin. La 79