Page 80 - heleco-95_Neat
P. 80
kosmo estas femala. Ĉi tiu kredero manifestiĝas en la farado de lokaj sezonaj festoj kiuj ripetiĝas laŭcikle: Ili estas en rilato kun la semado, la kreskado kaj la rikolto, poste kun la foiroj. En la matriarkecoj kiujn mi vizitis la viro estas figuro amata kaj respektata. Ili ŝajnas feliĉaj ke oni kalkulu je ili en la malfacilaj aferoj de socia organizado, demarŝado kaj decido. Kaj la inoj kiuj ne igas ilin malsati, kiuj konsilas ilin; la inoj estas kontentaj kunvivi kun viroj kaj kiuj helpas ilin en la taskoj kiuj agnoskas ties funkciojn, en ilia saĝo kaj kiuj korespondas ilian amon. En la kazo de Ĥuĉitano oni samtempe travivas iun matriarkecon kaj iun patriarkecon. Mi eksponas iujn datumojn en rilato kun tiu matriarkeca aspekto. Ĥuĉitano de Zaragozo estas agrara socio ka- rakterigita per la cikla celebrado de festoj en rilato kun la rikolto. Popolaj festoj kie la malavareco kaj la reciprokeco havas la socian fukcion niveligi ekonomiajn diferencojn kaj malebligi la hierarkion, kiu estus ligita al la povo. El la plej riĉaj komercistinoj oni esperas pli grandan kunlaboron. Tiamaniere oni starigas iun reton de reciproka helpo kaj apogo. Ĉi tiuj “veloj” (popolaj festoj) estas en rilato kun zapotekaj animistaj kutimoj, kiuj adoradis bestojn kaj plantojn. Tial la “velo lacerto”, “velo prun- arbo”… La Veloj permesas ke oni realigu ian konstantan redistribuadon de la riĉeco. En Ĥuĉitano la ĥeredaĵon oni determinas per la patrina kaj patra linio La heredo dependa de la sek- so: la filino heredas la posadaĵoj de la patrino (oraj juveloj kaj manfaritaj kostumoj) kaj la filo la po- sedaĵojn de la patro. La domo estas kutimo ke estu “la domo de mia panjo”, eĉ kiam la dokumentaro estus kun la nomo de la patro. Ĝenerale oni lasas kiel heredanton, tre matriarkece, la malplejaĝa filino. Kiel eblas ke en iu tiom patriarkeca lando kia Meksikio pluekzistus socion kie la komercado kaj la negocoj estu sub la kontrolo de la virinoj, en iu geografia regiono kiu estas esenca por la tutmonda komerco? En Ĥuĉitano la virinoj identiĝas kiel virinoj kaj la figuro de la patrino estas la centro de la socio. Ŝi estas la impulsanta de la ekonomiaj valoroj kiuj aktivigas la komunumon, de la sociaj kaj spiritaj valoroj kiujn ŝi inspiras en ĉiun filinon. Ŝia forto kaj decid-kapablo estas respektata de ĉiuj La kulturo de tiu ĉi malgranda urbo estas centrita en la ino. Pripensoj. Mia celo estas alrigardi nian socion kaj identigi similecojn, komunajn trajtojn kaj diferencojn kun tiuj ĉi matriarkecaj socioj. Unu frazo superstaras en mia kapo “En mia domo superregas mia edzino”, iu komento ofte aŭdata da la buŝo de la viroj. Tiu frazo havas ian profundan signifon kiun oni devas analizi. Ŝajnas kvazaŭ ia kolektiva identeco kuŝus enmetita en ĝi, ĉar la domo estas loko kie oni de- cidas kaj oni organizas la agadon; ĝi estas la motoro de kie oni distribuas la energion por organizi la vivon, kaj se la familio estas la socia unuo kiu strukturas nian socion, la domo iĝas politika spaco kie oni demarŝas la ekonomion kaj oni regas. Kaj se oni enfokusigus la atenton pri la forto de la kaŝitaj valoroj ne analizitaj kiel formoj de povo? Kaj mi reiras al la frazo “En mia domo superregas mia edz- ino”. Kaj mi demandas al mi: Kion oni volas diri per tio ke en la domo superregas la virino? Ĉu estus pro tio ke ŝi kontrolas la fizikan spacon kaj dispozicias pri potoj, vestaĵoj kaj ilaro? Aŭ pli bone ke ŝia povo transcendas kaj enpenetras en ian simbolan mondon, kie kun infinita lerteco ŝi disvolviĝas? Ŝi, kiu foje estas malobservema kaj revolucias ĉion kaj, alifoje, ĝuste male. Mi analizas iujn aspektojn de la historio de la virinoj en Grekujo. Aidos kaj sophrosỳne estis la fe- malaj virtoj pli valorigitaj en la greka urbo. Aidos estis la modesteco tre proksima al la priseksa hon- to; sophrosỳne signifis la diskreteco kaj digno. Iu respektinda virino devus esti fakte nevidebla. La doma spaco estis loko de agrikultura kaj manlabora produktado, ĉefe en rilato kun la teksaĵoj. La doma laboro implicis longajn procezojn de ellaborado kaj transformado de la krudmaterialoj: mueli la grenon, baki la panon, kuiri, purigi kaj prepari la teksajn fibrojn por ĉi ties ŝpinado kaj teksado. Ta- men ĝi ne estis grave taksata. La teksa laboro estis ia esenca kontribuo al la ekonomio de la domo kaj de la socio. La vestaĵoj estis ia formo de akumulado de riĉeco. Ili povis esti vendataj. La bildo de Penelopo en la teksejo estas la ekzemplo de la ina idealo, kaj ŝia rajto teksi kaj teksi estas pridiskut- ata de neniu, estis iu maniero rezisti. La ŝpinado estis la plej longa procezo de la teksa ellaborado. Oni devis procesi la linon aŭ lanon por transformi ĝin en fadenon. Sendube la aristotela tradicio kun ties malfeliĉa argumentado: “Ĉar la ino estas ino pro ia sen- potenco: pro tio ke ŝi ne kapablas kuiri spermon ele de la nutraĵo en sia lasta etapo: pro la malvarm- eco de sia naturo… La menstruoj estas ne pura spermo, sed kun neceso de ellaborado… tial miks- ante la malpuran spermon kun la vira spermo oni okazigas la reproduktadon”, aldirektis mortigan ponard-pikon, el kiu ni ankoraŭ ne rekuperiĝis. Kaj mi pripensas: Sub kiuj perspektivoj ni vidas? Ĉu ni ne devus malproksimiĝi por pli bone vidi la panoramon? Ĉu studi kaj studi nin tra la nevidebleco, de tio ne prilaborita nek establita, tra tio malaprecita? Eble por ke ĉio povu esti denove. 80
   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85