Page 81 - heleco-95_Neat
P. 81
Mi aliras al “Le droit maternel” de Bachofen por rigardi la pasintecon kun precizeco: “Le principe ma ternel est un principe d’universalité et comme la vie de la nature ignore toute restriction. Du prin-cipe maternel est issui l’universelle fraternité de tous les hommes La famille fondée sur le droit maternel conserve ce caractère typique, universel, que est à l’originede tout d’eveloppement, et qui distin-gue la vie de la matière de celle de l´esprit… Cet aspect du principe maternel-tellurique, que régit les Etats gynécocratiques, il a même touvé une r- connaissance juridique. C’est sur lui que se fonde la principe de liberté et d´égalité univer- selles, où nos retrouverons souvent un trait fondamental des peuples gynécocratiques.”. Se la historio de la virinoj transitas per ĝia nevidebleco en la ĉiutaga vivo, ni devas starti de ĉi tie por koni kiel ni konduti nun, kiel ni estas. Kiujn kondut-normojn ni ripetas: la bonaj kaj la malbonaj. Tiuj kiuj igas nin virtaj kaj sublimaj aŭ tiuj kiuj misfamigas nin. Ni devas rigardi aliajn horizontojn kaj studi la historion de aliaj kulturoj por ekkoni pri la konstruado de la sociaj roloj de viroj kaj virinoj en ĉiuj ĝiaj aspektoj kaj diverseco. En tiu ci trairado de la ma- triarkecaj socioj plaĉus al mi malfermi horizontojn al la penso pri “tio ebla”, nia estonteco. Kaj ni devas establi rigardojn tre proksimajn por la plej profunda analizado. Priserĉi en la proksima historio kiu estas tiu kiu elmontros al ni la veron. Observadi nin mem kaj observadi la virojn en iu teniĝo de atento. Iu konstanta kritiko de nia agado igos ĉiujn nin pli saĝaj. Iu analizado de de niaj vortoj prilumigos la konduton kaj kutimon. Per tio ni povos organizi ian strategion por vidi kaj nin vidi, por ke ni priklarigu nian similecon kun la viroj kaj signalu la diferencojn. Kaj kune ni kaj ili desegnu ian specion pli egalecan. Alia datumo kiun oni devas detale analizi en ĉiuj kulturoj kaj en la mia propra estas, sendube, la fi- guro de la patrino. La forto kaj la regado de la patrinoj. Tio kio egaligas ĉiujn nin, virojn kaj inojn. La komuna datumo, preter la diferencoj, tiel en la matriarkecaj kiel en la patriarkecaj socio. En nia socio la virino patrino havas esencan rolon. Sed estas necesaj virinoj kiuj ne ripetadu la lernitajn patriark- ecajn skemojn, sed kiuj ekde sia propra ina esenco ribelu kontraŭ la socia mistrakto suferita laŭ- longe de la historio, kaj sen submetiĝo, laŭte parolu kaj inspiru novan sekvendan vojon. Iu komuna horizonto kie pli gravus esti ol posedi, kie la dialogo kaj la interakordo forĝu novan komunumon kie virinoj kaj viroj, viroj kaj virinoj, marŝadu kune. Mi scias ke mi devos rigardi, foje, en la mallumo de tio “ne dirita” kaj tio “ne establita” por scii kion estas okazante kaj tion kio okazis. Atente esplori la paradoksojn per kiuj ni teksis nian historion, kun kiuj ni ankoraŭ moviĝas ĉiutage, Konstati tion kion ni perdis, rigardi en la matriarkecaj socioj kie ni ankoraŭ “estas” kaj reakiri el la forgeso tion kion ni “ankoraŭ povos esti”. Ĉar en ĉi tiu batalo por trovi la vojon ni dignigos la tuta homan specion. Ni (la inoj) kaj ili (la viroj) en iu harmonia ensemblo. En unu sola logiko. En unu sola sento. En unu sola horizonto. KOMENTO Ĉi teksto de Anna Boyé montras ke eĉ hodiaŭ ekzistas dise en la mondo postrestaĵoj de tiaj matriarkecaj socioj kiuj, laŭŝajne, iam abundis en la mondo. Kaj ŝajnas ke la tipoj de tiaj sociaj organizaĵoj estas, kaj sendube estis ĉiam, tiel diversaj kiel la nun dominanta socitipo de la patriarkeco. Ja, ni povis konstati, dum la legado de la raporto de Anna Boyé, ke la tri matriarkecaj modeloj priskribitaj de ŝi, krom la multaj komunaj trajtoj kaj simileco inter ili, ankaŭ tre malsimilis unu el la aliaj rilate al la situacio de la viroj. De feminisma vidpunkto estas favore taksata ĉiu matriarkeco. Sub tia rigardo estas ideal- igata ĉiu komunumo en kiu la gvida socia rolo estas/is ludata de la virinoj. Anna Boyé asertas ke la viroj vivantaj en tiuj komunumoj ine estrataj estas feliĉaj kaj kontentaj pri ilia situacio. Sed la kazoj de la bissagoj kaj la mosuoj kiujn ŝi prezentas estas tipaj mode- loj de tiel malegalecaj interseksaj rilatoj kiel la plej maljustaj patriarkecaj socioj. Nur la tria el la modeloj prezentitaj de ŝi, tiu de la ĥuĉitanoj, kie kunekzistas –eĉ se ne tute har- monie– ambaŭ modeloj, la patriarkeca kaj la matriarkeca, povas esti taksata kiel justa. Cetere oni povas konsenti kun S-ino Boyé pri la ideoj kiun ŝi, en la fina parto de ŝia eseo, esprimas rilate al la maniero kiel devus esti la interseksaj rilatoj en la socio. 81