Page 82 - heleco-95_Neat
P. 82
Pri feminista temaro aŭ pri virina problemaro. La kino, kiu prite- mas, fakte, ĉiun ajn aferon, ne povus malatenti la virinan temon. Pri ĝi ekzistas multe da filmita materialo, sed dekomence ni de- vas distingi inter la multaj video-raportoj pri iu aŭ alia aspekto de la virina batalado kaj la kino-filmoj mem. Ni okupiĝos pri ĉi lastaj. Video-raportoj pri ĉio ajn ekzistas multenombro facile al- irebla en Interreto kaj, kiel ĉiu interreta materialo, ĝi estas tre provizora, eventuala, t. e. en konstanta renoviĝo; la video-rapor- toj pasas sed la kino-filmoj restas, ĉefe se ili estas bonkvalitaj. Do, ni okupiĝu pri ĉi tiuj. Traesplorante la filmaron de la lastaj tri jardekoj ni trovis prok- simume tridekon da filmoj kiuj povus esti enkadrigataj en ĉi tiun klasifikon de feminista intereso. Povus esti kelkaj pli, krome la kriterioj por la klasifikado povas esti iome ambiguaj, t. e. por konsideri iun filmon interesa de feminista vidpunkto povas esti ke la ĉeftemo de la filmo estas iu konkreta aspekto de la virina problemaro, aŭ povas okazi ke la intereso de la filmo estas ali- tipa, ekzemple historia, sed pro la cirkonstancoj de la protagon- ist(in)oj ĝi tuŝas aspektojn de la virina situacio en la socio. Notindas ke grandparto el tiuj filmoj kiujn ni trovis, pli ol du- deko, kiujn poste ni mencios, havas kiel scenejo, loko, medio de la agado sociojn for nia Okcidenta kulturo, t. e. landoj kun tra- diciaj kulturoj, de la t. n. Tria Mondo aŭ malevoluintaj landoj de la sistemo aŭ marĝenaj medioj de Okcidento. Ĉi tio havas logi- kon; estas ĝuste en tiutipaj landoj kaj medioj kiel la situacio de la virinoj estas pli malfavora, kaj la kino devas pritrakti la inan problemaron de tiuj lokoj. Tiuj filmoj kiuj temas pri nia socio, Unua Mondo, disvolvigita mondo… rilatas al la inaj problemoj kiuj persistas ĉi tie aŭ estas objekto de polemiko: la temo de la ina soleco, tiu de la abortigo… Inter la filmoj kiuj pritraktas historiajn okazintaĵojn kaj/aŭ perso- nojn ni devas mencii la filmojn Agoro kaj Mata Hari. Agoro, la filmo reĝisorita de Aleksandro Amenábar en la jaro 2009 pri- rakontas la historion de Hipatio de Aleksandrio, la fama scienc- istino de la Biblioteko de Aleksandrio kiu, en la jaro 415 estis masakrita de hordo de religiaj fanatikuloj kiuj, jam en la jaro 391 estis bruligante la faman bibliotekon kie oni estis konservante la scion de la antikva mondo. La filmo Mata-Hari de la jaro 2016 estis la kvina kion oni faris pri la fama spionino de la Unua Mond-Milito. Estis jam iu unua versio en 1931, ludante Greta Garbo la rolon de Mata Hari. Dua filmo estis en la jaro 1964, kun la aktorado de Jehanne Moreau. Alia, pli fama estis tiu de 1985 kies aktorino estis Sylvia Kristel. En 1996 estis alia filmo, ĉi-foje porna, en kiu rolis kiel Mata Hari Kelly Trump. Fine, tiu de 2016 estis filmita ne por la kino specife sed por la televido, por ties dissendado per 12 epizodoj. Ni priatentu nun kelkajn filmojn kun nunpempa temaro de nia socio, interesaj de vidpunkto feminista kaj la virina problemaro. 82
   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87