Page 83 - heleco-95_Neat
P. 83
Jane Eyre (Ejre), filmo de 2011 surbaze de iu novelo de 1847 kiu eble estis aŭtobigrafio de ties aŭtorino, Charlotte Brontër. Prirakontas historion de knabino kontraktika kiel guvernistino de infanino. La novelo estas inter la unuaj fe- ministaj verkoj. La sekreto de Vera Drake. La feminisma intereso de tiu ĉi filmo venas el la fakto ke ĝi pritemas aferon polemikan ene de la movado. Vera Drake estas humila virino kiu vi- vas kun sia edzo kaj filoj, dediĉita al sia familio, sed ŝi ha- vas iun sekreton: ŝi helpas junulinojn praktikadi ekster- leĝajn abortigojn. Thelma & Louise. Ĉi filmo iĝis mito de la la feminista mondo kaj vekis ian polemikon kiam ĝi estis prezentita, konkrete pro la drameca scenaro de la filmo, laŭ kiu la he- roinoj de la prirakontita historio respondas perforte al la situacioj de vira perforto kiun ili devis alfronti. Mataharoj. Hispana filmo de la jaro 2007. Ĝi prirakontas historion de tri virinoj kiuj laboras kiel privataj detektivoj samtempe ke ili dediĉiĝas al la ordinaraj taskoj de ilia fa- milia vivo. Dum ili laboradas malkovrante alies sekretojn, ĉi tiuj profesiulinoj de la esplorado ofte transiras la limojn de la intimeco de aliaj personoj, sed ili malkovris ne esti preparitaj por alfronti iliajn proprajn sekretojn. De femin- ista vidpunkto, la intereso de la filmo baziĝas sur ĝia el- montro de la ina ebleco disvolviĝi en situacioj kiujn la tra- dicia kulturo asignas al la virseksuloj. La horoj. Estas la historio de tri virinoj el malsamaj epo- koj, kiuj penas trovi vivo-sencon. En 1925 Virginia Wolf batalas kontraŭ sia frenezo dum verkas sian kvaran, kaj ĉe- fan, novelon Mrs. Dallowaj. En la 50-jaroj Laura Brown subinflue de la menciita novelo prikonsideras radikalan vi- vo-ŝanĝon. Kaj en la nuntempo iu novjorka ino, Clarissa Vaghan travivas sperton kiel tiu de Mrs. Dallowaj. La fil- mo interligas la destinon de la tri virinoj surfone de la te- mo de la verko de V. Wolf kiu pritraktas la feminismon. Solaj. La filmo okupiĝas pri la temo de la ina –kaj vira– soleco. Maria loĝas en mizera kvartalo kaj estante 40-jara malkovras ke ŝi gravediĝis de viro kiu ne amas ŝin. Ŝia soleco trovas konsolon nur per drinkado. Ŝia patrino, kies vivo putriĝis kun perforta kaj maltolerema viro, eĉ ne ha- vis la konsolon havi ŝin apud si. Okaze de la enhospitaliĝo de la edzo, la patrino vizitas Marian kaj ekkonas vidvan najbaron kiu loĝas kun ties hundo. La rilato kiun oni esta- blas inter ĉi tiuj tri fiaskintoj mildigas ĉies solecon kaj lasas pordon malfermitan al la espero. Alico jam ne plu loĝas ĉi tie. Alia filmo pri problemaro en socio kiu ne favoras la virinan harmonian disvolviĝon. Alice, edziniĝinta al varo-liveristo kun kiu ŝi ofte diskutas, kaj kun 11-jara ribelema filo, sufiĉe mise vivadas en No- va-Meksiko. Post la subita morto de ŝia edzo pro akciden- to, ŝi entreprenas vivo-ŝanĝon kaj translokiĝis kun sia filo, al sia naskiĝ-loko, iu kalifornia urbo. Plurajn loĝ-ŝanĝojn ŝi devis efektivigi poste pro konfliktoj en kiujn ŝi falis kiam ŝi intencis refari sian vivon establante novajn labor- dediĉojn kaj novajn am-rilatojn. 83