Page 84 - heleco-95_Neat
P. 84
Ĉio pri mia patrino. Hispana filmo de la jaro 1990, sce- narita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar. Tre drameca temaro. Manuela, sol-patrino, perdas sian filon la tagon kiam li iĝis 17-jara. Ŝi ne kapablis releviĝi el tiu perdo dum la cetero el ŝia vivo dum kiu, krome, ŝi devis plu su- feri dum la serĉado de la patro de sia filo. Kaŝitaj figuroj. Feminista filmo kiu prirakontas realan historion, tiun de tri virinoj de la NASA kiuj sukcesis tra- bati al si vojon en sia laboro spite al la antaŭjuĝoj pri gen- ro kaj raso en siaj respektivaj profesioj. Virinoj de la 20-a jarcento. Usona drama filmo de 2016. Dorotea, energia 55-jara fraŭlino devas zorgi pri la eduk- ado de sia adoleskanta filo fine de la 70-aj jaroj en medio de ribelemo kaj kultura ŝanĝo. Cele venki la malfacilaĵojn en tiu tasko ŝi mendas la helpon de du junaj virinoj, punk- artistino kaj inteligenta kaj provoka najbarino. Kaj jen filmoj el ekster-Okcidentaj kulturoj kaj medioj: La reĝino de la banditoj. Hinda filmo pri la vivo de Pho- olan Devi kiu, estante 11-jara estis devige edziniĝinta al oldulo kiu mistraktis ŝin. Fuĝinte ŝi estis seksperfortigita far policisto kaj arestita pro iuj rabaĵoj. Elirinte el la pri- zono ŝi estis kaptita de banditoj kaj edziniĝinta al la band- estro. De tiam ŝi partoprenis en la perforta agado de la bando kaj venĝis al siaj ofendintoj mortigante kaj rabante al la membroj de la superaj kastoj de la hinda socio. La fonto de la virinoj. La filmo estas franca sed la temo kaj la agado kiujn ĝi prezentas rilatas al iu vilaĝo en Mez- Oriento. La tradicio postulas ke la virinoj alportu, eĉ dum varmega vetero, akvon el malproksima fonto. Laila, iu juna edzino, proponas al la ceteraj inoj sekso-strikon: ili ne plu seksumus ĝis kiam la viroj kunlaboros kun ili en la transportado de akvo. Kairo 678. Egipta filmo kiu pritraktas la problemon de la seksaj atakoj al la virinoj en tiu lando. Estas la historio de tri virinoj de Kairo, apartenantaj al malsamaj soci-klasoj, kiuj ofte suferas tiajn agresojn. La nomo de la filmo rilatas al la buso 678 de tiu urbo, kiun unu el la protagonistinoj devas preni ĉiutage kaj suferi en ĝi seksan persekutadon. La celo de la filmo estas kritiki kaj denunci la senpunecon de multaj el tiaj fiagoj en la lando kaj konsciigi la socion pri tiu grava problemo, ĉefe konsiderante la fakton ke ofte la viktimoj de la agresoj ne kuraĝas denunci ilin. Akvo. Hinda filmo de la jaro 2005. Ĝi esploras la vivon de la vidvinoj en iu ásram (monaĥejo), kaj prezentas historion okazantan en 1938, dum la kolonia etapo de Hin- dio sur la fono de la liberiga movado liderita de Gandhi. Oni celebras geedziĝan ceremonion; Chuyia, 8-jara infan- ino, estas edzinigata al mortanta oldulo kiu pereas tiunok- te mem. Post bruligi la kadavron de la mortinto, laŭ la tra- dicio, Chuyia estas sendata al la destino elektita por ŝi, laŭ la tradicio: oni razas ŝian kapon kaj oni kondukas ŝin al iu ásram por vidvinoj kie ŝi devos resti dum la cetero el sia vivo, kiel viva altaro konsekrita al la memoro de sia forpasinta edzo. La celo de la filmo estas konsciigi la hindan socion pri la senracieco de ties tradicioj. 84
   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89