Page 85 - heleco-95_Neat
P. 85
Veraj virinoj havas kurbojn. Ana, meksik-usona junulino loĝas en la hispan-amerika komunumo Los- Anĝeleso. Ĵusfiniĝinte ŝia gimnazia lernado, ŝia instruisto instigis ŝin peti stipendion por studi en la Universitato de Kolumbio. Tamen ŝiaj tradiciemaj gepatroj pensas ke anstataŭ studi ŝi devus helpi sian familion. La filmo priatentas la intergeneracian konflikton inter du malsamaj vivo-konceptadoj. Mustang. La filmo estas frukto de internacia kun- produktado kaj reĝisorita de turko-francino. La temo rilatas al problemaro de la turkinoj subpreme de tradicia idearo. La filmo prezentas turkan vilaĝon kaj montras la vivon de kvin junaj fratinoj orfaj kaj de- fiojn kiujn ili devas alfronti kiel adoleskantinoj en konservema socio. Moolaade. Filmo de la jaro 2004, franc-afrika kunpro- duktado. Tipa konflikto en kelkaj afrikaj zonoj. Col- lé Ardo loĝas en afrika vilaĝo. Ŝi ne permesis ke oni faru ablacion al sia filino ĉar ŝi taksas barbara tiun praktikon. Kiam kvar infaninoj fuĝas por eskapi el la ritualo de purifikado ŝi decidas protekti ilin kontraŭ- frontiĝante la kutimojn de sia kultura medio. La ruĝa lanterno. Ĉina filmo de la jaro 1991. Ĉinio, en la jardeko post 1920, post la morto de ŝia patro, la 19-jara junulino Songlian estas devigata edzniniĝi al Chen Zouquian, iu potenca sinjoro. Li estas 50-jaraĝa kaj jam havas tri edzinojn. Fakte krom-edzino, Song- lian dronas en la intrigojn de la intervirina konkurado de tiu domo. Iuj pensas vidi en la filmo ian kaŝitan kritikon kontraŭ la ĉinia politika reĝimo. La purpura koloro. Filmo de 1985 reĝisorita de Ste- ven Spielberg, bazita sur la samnoma novelo de Alice Walker. La filma intrigo: Komenco de la 20-a jar- cento. Celie estas 14-jara nigrulino kiun gravedigis ŝia propra patro, despota kaj kruela homo. De tiam, kaj dum la sekvintaj tri-dek jaroj, ŝia vivo plenas je doloro kaj humiligoj. Ŝia patro vendas ŝin al iu viro kiu mistraktas ŝin fizike kaj psikologie. La film-temo estas pledado por abolo de la sklaveco. Grbavica. Filmo de 2006 kunproduktita de Bosnio, Aŭstrio, Kroatio kaj Germanio. Ĝi montras pere de la protagonistino Esma, ĉi ties juna filino Sara, kaj aliaj, kiamaniere la ĉiutaga vivo daŭre estas influita de la jugoslavaj militoj post 1990. La titolo de la filmo es- tas la nomo de la urbokvartalo kie loĝas la protagon- istinoj. Ŝajnas ke sub la ŝajno kritiki la hororojn de la milito, la kunproduktintaj landoj, venkintaj en tiu mi- lito, fakte insultas sian militajn malamikojn, la serbojn. Rabita generacio. Proksimume inter 1869 kaj 1976, la registaro de Aŭstralio aplikis planon je sekvestrado de aborigenaj geinfanoj por koncentri ilin en insti- tuciojn kun la preteksto je edukado kaj enkulturigo sed fakte por eviti la interrasan miksiĝon. La filmo denuncas kaj kritikas tiun praktikon prirakontante la odiseon de Molly kiu gvidas grupon da infaninoj kiuj fuĝis el iu el tiuj koncentrejoj por reunuiĝi kun siaj familioj trairante la 1.500 mejlojn kiuj distancigas ilin el siaj devenlokoj. 85