Page 86 - heleco-95_Neat
P. 86
Kuraĝo. La filmo prirakontas la lastajn jarojn de la ni- gra gvidantino de Peruo, María Elena Moyano, en epo- ko kiam la lando suferadis teroristajn atakojn. Spite al la konstantaj minacoj, Moyano leviĝis kontraŭ la te- roro de Luma Vojo, favore al la batalo kontraŭ la mal- riĉeco kaj por la defendo de la homaj rajtoj. Ŝi organi- zis lokan feministan movadon, kaj rolis kiel sociala kaj loka batalantino kaj gvidantino; ŝi estis konata per la pseŭdonimo “Patrino Kuraĝo”. Ŝi estis ankaŭ unu el la plej aktivaj defendantoj de la virinaj rajtoj kaj de la pe- rua loĝantaro ĝenerale. La fratinoj de Magdalena. Filmo de la jaro 2002. Ĝi estis scenarita kaj reĝisorita de Peter Mullan kaj rakon- tas la historion de tri junulinoj internigitaj en iu azilo de la Magdalenoj en Irlando en la jardeko de 1960. Tiuj irlandaj konventoj estis demarŝitaj de katolikaj monaĥinoj por esti rifuĝejoj de junulinoj senditaj de ties familioj aŭ la orfejoj. En tiuj lokoj tiuj inoj restis en- fermitaj kaj devigitaj labori kiel pento pro iliaj pekoj. Kandahar. Irana filmo de la jaro 2001. Ĝi respegulas la situacion en Afganio sub la reĝimo de la talibanoj. Laŭ la filma intrigo, Nafas estas juna afgana ĵurnalist- ino rifuĝinta en Kanado post fuĝi el sia lando dum la talibana civilmilito. Ŝi ricevas leteron el ŝia eta fratino loĝanta en Afganio per kiu komunikas al ŝi ties deci- don memmortigi. Tiam ŝi decidis reveni al Kandahar por helpi sian fratinon kaj intencas trairi la landlimon inter Iranio kaj Afganio. Osama. Filmo de la jaro 2003. Ĝi estas kunproduktaĵo de Afganio, Nederlando, Japanio, Irlando kaj Iranio. Sub la subpremiga talibana reĝimo, la patrino de iu 12- jara knabino, kuracistino, perdas sian labor-postenon en hospitalo kaj ambaŭ inoj, plus la avino, iĝas veraj prizonulinoj en sia propra hejmo, ĉar ili ne povas eliri sen laŭleĝa vira akompano kaj ne povas pergajni sian vivon. Cele superi tian situacion la patrino tondas la hararon de la filino por ke ĉi tiu povu roli kiel knabo en tiu fanatike maskla socio. La Cirklo. La feminista karaktero de la filmo baziĝas nur sur la fakto ke rolo de heroo kiu tradicie estas lud- ata de viroj en similaj aventuroj ĉi foje estas heroino. Mae Holland estas mir-junulino sperta pri informadiko kiu estas kontraktita de Interreta firmo La Cirklo por intersa projekto de teknologio de la komunikado. Laŭ- mezure ke Mae konadas la firmaon ŝi komprenas ke la celoj de tiu ento ne estas indaj. Budao eksplodis pro honto. Filmo de 2007, kunpro- duktaĵo de Francio kaj Iranio. Intrigo: sub la statuo de Budao kiun detruis la talibanoj, loĝas miloj da familioj. En la perforta etoso sub la talibana reĝimo, Baktay, af- gana 6-jara infanino intencas ĉeesti lernejon kune kun najbaro kaj tiele lerni la alfabeton. Survoje al la lernejo ŝi suferas persekutadon far aliaj infanoj kiuj ludas pri mi- lito kaj pretendas ŝtonumi kaj faligi ŝin samkiel iliaj fa- milianoj faris kun la ega statuo de Budao. La mesaĝo de la filmo estas de paco kaj aliro al la kulturo por ĉiuj. 86
   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91