Page 87 - heleco-95_Neat
P. 87
Krome estas la filmoj kun temaro inspirata de la t. n. “revolu- cio de majo 68” kies kvindekjara datreveno estas ĉi-jare, re- volucio kiu tiom multe rilatis kun la viririna afero. Inter ili el- staras kvin filmoj kiujn ni sekve recenzas. La Sonĝantoj, (The Dreamers). Estas drameca filmo de la jaro 2003 reĝisorita de Bernardo Bertolucci kies scenaristo estis Gilbert Adair, bazita sur ĉi ties novelo The Holy Inno- cents (La Senkulpaj Sanktuloj). Sur la fono de la franca Ma- jo-1968, kiam junularo ĉefe konstituita de universitata stu- dentaro, akre kontestadis la soci-politikan sistemon. Du ju- naj fratinoj praktikadas seksajn ludojn kun usona studento en la Parizo de 1968. Regulaj geamantoj, (Les Amants réguliers). Franca dram- eca filmo de la jaro 2005, reĝisorita de Philippe Garrel. François, juna poeto, partoprenas en la disturboj de Majo de 1968 en Parizo. En la konfuzo de tiuj tumultoj li vidas la be- lan Lilie, kiun li konos post unu jaro dum festo en la domo de iu amiko. Inter ili naskiĝas intensa kaj tenera amo kiu re- vivigas en ili la revon post la seniluziiĝo pro la perdita revo- lucio. La sekso, la poezio, la opio, la pentrad- kaj skulpt-arto estos la novaj altiroj de la junaj gerevoluciuloj kiuj spertas la elreviĝon pro la ne-atingita socia idealo. Majaj stultuloj, (angle: May Fools, france, Milou en Mai). Franca filmo reĝisorita de Louis Malle en 1990. La filmo ra- kontas disputon kiu okazas, sur la fono de Majo de 1968, en la sino de iu burĝa provinca familio, ĉirkaŭ la kadavro de iu mortintino, pro la divido de heredaĵo. La celo de la filmo es- tas reliefigi la kontraŭdirojn inter la malnova mondo kiun reprezentis tiu familio kun ĉi ties kvereloj kaj la socia idealo pri kiu la revoluciuloj estis revantaj. Naskiĝintaj en la 68-a, (Nés en 68). Ĉi tiu filmo pritemas ne tiom la problemaron de la virinoj kiom tiun de la sam- seksemuloj, aŭ pli ĝuste, pledas pro la libera amo kadre de socia sistemo kun egaleco inter viroj kaj virinoj. Sur la fono de la gestudentaj tumultoj de majo-1968 en Francio, kiam la junularo akre postuladis plian liberecon, malpli da perforto kaj pli da amo inter la homaj estaĵoj, tri geamikoj ─unu knabino kaj du knaboj─ decidis krei komun- umon ene de iu antikva farmo, kie ekzistu nek dogmoj nek konfliktojn, t. e. laŭ hipia filozofio. El tiu komunumo nask- iĝis du samseksemaj filoj kiuj iĝus iniciatantoj de iu nova re- volucio por la rajtoj de la samseksemuloj. Depost majo, (Après mai). Drama filmo de la jaro 2012. Pari- zo, komece la 70-aj jaroj. Gilles, 18-jara studento, estas ab- sorbiĝinta en la politika kaj kreiva etoso de la epoko, influita de la ĵusaj sociaj ŝanĝoj subinflue de Majo-68. Same kiel sia kunuloj, li baraktas inter la radikala kompromiso kaj siaj plej personaj aspiroj. La amoraj renkontiĝoj kaj la priartaj malko- vroj kondukas la junulon kaj ĉi ties amikojn unue al Italio kaj poste al Londono. Laŭlonge de tiu vitala vojaĝo ili devis preni gravajn decidojn por trovi sian lokon en en ŝanĝiĝanta kaj perturbo-plena epoko. Ĝenerale, pri ĉiuj-ĉi kaj aliaj filmoj kun ia rilato al Majo-68, oni devas konscii ke ili, krom respeguli la personan interpret- adon de la evento far la scenaristoj, ĉi tiuj estas ankaŭ serv- antoj de la ideologia aparataro de sistemo kiu celas integrigi la revolucion kaj ĉi ties simbolojn cele senaktivigi la revolucian spiriton, t. e. proponi kaj provizi interpretadon favora al la klasaj interesoj de la superregantoj de la socio. 87