Page 88 - heleco-95_Neat
P. 88
Por legi aŭ lerni pri la virina problemaro, la feminista movado… ekzistas diverstipaj libroj. Iuj pritraktas la celon kaj kialon de la movado, aliaj priatentas iu(j)n konkreta(j)n problemo(j)n de la virinoj, aliaj la dis- volviĝon de la batalo por la inaj rajtoj… fine aliaj estas biografioj de famaj virinoj, en rilato kun la feministaj depostuloj aŭ simple pro la historia graveco de iuj inoj kvankam sen rekta rilato kun la virinfavora batalo. Konsiderante tion, estas klare ke ne eblas prezenti ĉi tie kompletan katalogon de tiom ampleksa libraro. Ni volas prezenti tiujn verkojn kiuj povas esti konsiderataj pli gravaj aŭ klasikaj pri la virina afero. Iuj povas es- ti troveblaj en Interreto, sed oni devas rimarkigi ke, samkiel okazas pri multaj aliaj temoj, pri la feminismo kaj la virina problemaro, laŭ nia scio, en Esperanto estas troveblaj libroj nek en Interreto nek for de la reto. La verko de J. J. Bachofen, La Matriarkeco, el- donita en la jaro 1861, estas klasikaĵo de la femin- ista dokumentaro. Ĝi, ja, estis la unua presaĵo pri tiu temo. Kaj la aŭtoro mem estis kvazaŭ pioniro de la feminista movado ĉar li apartenis al la sama ge- neracio de tiuj unuaj feministinoj, la sufragetinoj, de la 19-a jarcento. Sed lia intereso pri la temo adresiĝis al la homa prahistorio, en kiu li kredis vi- di, aŭ percepti, socian organizon en kiu la virinoj estus ludantaj gvidan rolon. Johano Jakobo Bachofen naskiĝis en Gotingo en la jaro 1815 ene de iu patricia familio. Li studis filolo- gion kaj juron en sia naskiĝurbo kaj en Berlino. En 1861 estis publikigita lia grava verko La Matriark- eco per kiu li prezentis iun el la plej interesaj malkovroj pri etnologio kaj sociologio: la matriarkeca ideo, kiu situigas la originon de la familio en la patrinon, evidenta nasko-faktoro, kaj asertas la ekzistadon de praa ina kulturo kontraste al la posta maskla kulturo. Tiu verko de J. J. Bachofen, La Matriarkeco, estas hipoteza interpretado de la historio de la plej antikvaj popoloj de Eŭropo kaj Azio, sed sufiĉe dokumentita per originalaj kaj paciencaj esploroj. Lia metodo estas nomata de iuj “histori-imaga”, kaj de aliaj “ne-filologia”. Per tiuj epitetoj oni intencis pridubi aŭ pri- nei rigoron aŭ sciencan karakteron al liaj esploroj. Bachofen pretendis sin oponi al la histori-filozofiaj es- ploroj de Mommsen kaj ceteraj similtipaj historiistoj, kiuj, laŭ lia opinio, estis tro tedaj kaj abstrakte sis- temaj, kaj kontraŭ ili li substrekis la gravecon de la intuicio por la rekonstruado de la pasinteco kaj ĉi ties eventualaĵoj. La valoro de la intuicia interpretado reliefiĝas ĉefe kiam temas pri la studo de la antikvaj institucioj, kiuj ne povas esti komprenataj kaj pritaksataj pere de iu metodo strikte racia sen risko falsi la plej profundan signifon de kutimoj kaj mitoj, kies genezo kaj kialoj estas ofte ne konataj de ni, kaj kiuj respegulas ian konceptadon de la mondo kaj de la vivo tute malsama ol la nuntempa. La studo de la primitiva pens-maniero estis farita de Bachofen surbaze de la fascina kaj nefidinda mate- rialo de la mitoj kaj la mister-sofistaj kaj religiaj tradicioj, kaj li venis al la konvinko ke la principo inspirinta la praan civilizacion de la plej antikvaj popoloj de Centra Azio kaj Eŭropo estis provizita de ia religia konceptado nete ina, kiun oni perdadis iom-post-iom dum la disvolviĝo de la Okcidenta kulturo, en kiu pluvivadas elementoj kaj memoraĵoj pri ĝi, eĉ meze de ia “maskla” kaj paternalisma konceptado de la universo. La tezoj de Bachofen neniam estis oficiale akceptataj de la akademia mondo, sed utilis kiel bazo kaj inspiro de postaj esploroj pri la afero de la ebla matriarkeco, kaj rimarkindas ke Friedrich Engels bazigis sur la ideoj de Bachofen la teoriojn prezentitajn per sia verko: Origino de la familio, la privata proprieto kaj la ŝtato. 88