Page 89 - heleco-95_Neat
P. 89
Verkaro de Nuria Varela Vere aktivan feministinon en la literatura tereno ni havas en nia propra lando kaj en nia asturia regiono, kaj en la nuntempo. Nuria Varela naskiĝis en Turón (Mieres) en 1967. Ŝi estas sperta verkistino pri feminismo kaj seksa perforto, universitata profe- sorino kaj ĵurnalistino. De la jaro 2008 al 2010 ŝi estris la kabineton de la socialista ministrino Bibiana Aido kaj partoprenis en la laboroj de la unua Ministrejo por la Egaleco kreita en Hispanio, kaj rolis kiel asesorino de la ministrino. Kiel ĵurnalistino, ŝi spertas rilate al informado pri militaj konfliktoj laŭ genra pers- pektivo, t. e. de vidpunkto de la feminista aktivismo. Ŝi raportis pri la Bosnia milito, la sieĝo al Sarajevo, la intencita puĉo en Sovetunio en 1991 kaj la kroataj rifuĝejoj, la afganaj rifuĝejoj en Pakistano kaj la saharanaj rifuĝ-kampadejoj. Ŝi informis ankaŭ pri la masakro en Ĉiapas en 1997, la Oranĝa revolucio en Ukrainio en 2005 kaj la murdo de virinoj en Ciudad-Juárez. Kiel universitata profesorino, ŝi partoprenis en pluraj hispanaj universitatoj en pro- gramoj de post-karieraj kursoj pri la temoj de prevento de seksa perforto kaj politiko por inter-seksa egaleco. Krome ŝi kunlaboras kun multaj grupoj kaj asocioj kontraŭ la seksa perforto, temo pri kiu ŝi verkis multenombrajn raportojn kaj eseojn. Sed ĉefe, ŝi estas aŭtorino de kelkaj gravaj verkoj pri la virina problemaro. Sekve ni rezencas ilin. Ni pretis esti reĝinoj. Publikigita en la jaro 2003. Per tiu-ĉi verko Nuria analizas la gravan problemon de la perforto kiun suferas multaj virinoj ne nur de siaj edzoj, sed ankaŭ de la jura, politika, socia sistemoj kaj eĉ de siaj propraj kunulinoj kaj familioj, pro la patriarkeca esenco de plejparto el la mondaj socioj. Ŝi ankaŭ emfazas pri la virinaj rajtoj je libereco kaj inda vivo, kaj prezentas aktualigitajn statistikojn samkiel rimedojn por helpi la viktimojn de tiutipa perforto. Feminismo por komencantoj. Du jarojn poste, en 2005, ŝi publikigis tiun kiu, eble, estas sia ĉefa verko: Feminismo por komencantoj. Ĝi estas ampleksa priskribo de la historio kaj la karakteraĵoj de la feminista movado, kaj respondas demandojn kiaj: kiuj estis la sufragetinoj? Kiel generiĝis la radikala feminismo? Kiaj diferencoj en- estas en la rilato inter la marksismo kaj la feminismo? Kial la feminismo estis/as atakata kaj ridindigata? Kial la feministinoj estis prezentitaj kiel «vireskulinoj», mal- belulinoj aŭ virinoj sekse nesatigitaj? Kiel kaj kial aperis la esprimo «seksa, aŭ genra perforto»? Kiu rilato ekzistas inter la feminismo kaj la trafik-akcidentoj? Kiu estas la esenco de la maskleco?... respondante tiutipajn demandojn kaj multajn aliajn, Nuria Varela pristudas tri jarcentojn de evoluado de la feminista movado kaj de laboro de ties fascinaj liderinoj, kaj priskribas la aventuron de socia mobilizado kian neniu alia movado kapablis subteni dum tiel longa tempo. Ĉi tiu verko estis klasikaĵo por pluraj generacioj de feminist(in)oj, kaj ĉi-jare mem estis eldonita ilustrita versio de tiu teksto. Nuria Varela verkis ankaŭ porinfanan ra- konton: Martino kaj la piratino Kandela, kiu estis eldonita en la jaro 2008. Poste, en 2012, aperis alia libro ŝia: La ignorita voĉo. Ana Orantes kaj la fino de la senpuneco. La 4-an de decembro de 1997, iu virino nomata Ana Orantes denuncis en programo de iu hispana televido ke ŝi estis, dum kvardek jaroj, mistraktata, ofte agresata, de sia edzo. Du semajnojn poste, li murdis ŝin. Ŝia morto ŝokis la publikan opinion de la lando kaj provokis ve- ran revolucion en la leĝo-fara sistemo. La leĝaro iĝis pli severa kontraŭ la agresintoj al virinoj, sed de tiam plu estis Agresoj kaj murdoj al virinoj fare de ties edzoj. Tial en la jaro 2012 Nuria varela verkis libron omaĝe al Ana Orantes kaj ĉiuj virinoj kiuj travivis/as similan situacion cele veki la socian sensivecon kontraŭ tiaj abomenindaj aktoj de genra aŭ seksa perforto. Fine antaŭ du jaroj, en 2016, Nuria publikigis novan feministan verkon: Lac(igit)aj, Feminista Reago kontraŭ la nova mizoginezo. Per ĝi, la aŭtorino de- nuncis novajn kaj subtilajn formojn je patriarkeco por daŭre diskrimini la virinojn subŝajne respekti la egalecon, novajn formojn je seksismo kaj mizogineco, pli kaŝite sed same masklismaj. La teksto travidigas ioman pesimisman vidpunkton pri la evo- luo-kapablo de la socio al totala ina emancipiĝo, tre en la linio de la postmodernismo kiu karakterigas nian epokon. 89
   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94