Page 14 - heleco-96
P. 14
Aŭtune de la jaro 1875, Teslo komencis sian studadon pri matematiko kaj fizi-
ko en Graz, en la Politeknika Lernejo Joanneum. Subgvide de profesoro Jacob
Pöschl, Teslo enkondukiĝis en la temon pri la elektro. Oni devas iome atenti
pri la tiama stato de la kono pri la elektra fenomeno. La statika elektro estis kon-
ita jam de antikve, sed la 19-a jarcento vidis la decidan avancon en la disvolv-
iĝo de la studo pri la dinamika elektro, t. e. la maniero kiel la elektra ŝargo po-
vas flui tra konduktilo. Aleksandro Volto estis pruvinta en 1800 ke ŝarga fluo
povas esti generita per alternaj tavoloj de du specoj de metalo kun acid-tremp-
itaj paperoj. Tiu aranĝo de tavoloj de metalo kaj papero trempitaj en acido estas
konata kiel "baterio" de Volto. Poste aliaj scienculoj (Hans Christian Oersted,
Michael Faraday, André-Marie Ampère…) uzis tiun baterion por novaj eks-
perimentoj rilate al la generado kaj kondukado aŭ transmisio de la elektra ku-
rento, kaj surbaze de tiuj eksperimentoj oni komencis fabriki, meze de la 19-a
jarcento, diversajn motorojn kaj elektrajn generatorojn. En la ĉiamdaŭra esplor-
ado kaj eksperimentado pri la maniero generi elektran kurenton, unue oni volis
uzi rotacian movadon de kranko aŭ vapormaŝino. Aliflanke, oni celis elektran
motoron, kiu uzus elektran kurenton por produkti rotacian movadon. Due, la
esploristoj celis elektrajn maŝinojn, kiuj ĉu produktus aŭ ĉu konsumus kuren-
ton similan al tiu kiu venas el baterio; ili volis labori kun fluo, kiu havus kons-
tantan tension, kio estas konata kiel kontinua kurento. Por certigi ambaŭ karak-
terizaĵojn, rotacian movadon kaj kontinuan kurenton, oni komencis uzi komut-
ilon kies unua modelo estis prezentita de Hippolyte Pixii en Parizo en 1832. La
priskribo de la diversaj aparatoj signantaj la evoluon de la superregado de la
elektro kaj ĝia funkciadmaniero plenas je teknikaj terminoj kaj konceptoj kiujn
ne estas necese ekspliki al la fakuloj kaj konantoj de la elektra fenomeno kaj
klarigas nenion al la nekonantoj de tiu temo. Ĉiukaze tia eksplikado falas for de
la celo de tiu-ĉi raporto, kiu centriĝas en la historio de la afero.
Tiorilate interesas klarigi ke en la epoko kiam Teslo estis enirante en tiun tek-
nikon, la komutiloj estis la febla punkto de la maŝinoj de kontinua kurento;
malfacilis fabriki ilin, kaj ili ofte eluziĝis. Teslo baldaŭ komprenis la proble-
mon de la komutiloj kaj decidis esplori la manieron solvi ĝin. Estis dum unu el
la klasoj de Pöschl en 1876-1877 kiam Teslo alfrontis unuafoje la defion dis-
volvi motoron de kontinua kurento. La lernejo estis ĵus akirinta generatoron aŭ di-
namon de Gramme alportitan el Parizo. La profesoro Pöschl uzis ĝin por instrui
la studentojn pri elektra kurento. Teslo, same kiel la ceteraj studentoj, entuzias-
me konstatis ke surbaze de tiaj dinamoj eblis konstrui elektrajn motorojn uz-
eblajn en la fabrikoj kaj por la transportado. Sed li, krome, baldaŭ notis la man-
kon de tiutipaj baterioj. Li priskribas tion per sia membiografio: «Dum profe-
soro Pöschl estis farante sian elmontron, funkciigante la maŝinon kiel moto-
ron, la brosoj donis problemoj, ili diseligis multajn sparkojn, kaj mi komen-
tis, ke eble oni povus funkciigi la motoron sen ĉi tiuj aplikoj. Sed li diris al mi
14