Page 15 - heleco-96
P. 15

ke tio ne eblas kaj faris al mi la honoron doni klason pri la temo, je kies fino
            li komentis: "Sinjoro Teslo, eble vi atingos gravajn sukcesojn, sed ne-niam
            tio  estos  unu  el  ili.  Estus  kvazaŭ  atingi  konstantan  altiran  forton,  kiel  la
            gravito,  en  rotaciado.  Temas  pri  projekto  de  senĉesa  movado,  ia  neebla

            ideo”». Pöschl pensis ke siaj komentoj bremsus la emon de Teslo fantazii, sed
            anstataŭ tion, ili ekbruligis la fajron de ties esploremo. Nikolao sentis ke oni
            defiis lin pruvi lian ideon.

            Cele respondi al la defio konstrui motoron kiu ne diseligus sparkojn, Teslo for-
            lasis siajn planojn fariĝi instruisto kaj en la dua kurso li ŝanĝiĝis al la inĝeniera
            programo de la Lernejo Joanneum. Subinflue de lia obsedo atingi la solvon de

            tiu teknika problemo, dum la sekvaj jaroj li intense dediĉiĝis al la pripensado
            pri ĝi, sed plej interese estas ke laŭlonge de tiu studado venis al li la bazaj ideoj
            pri elektra kurento kiu pretersuperus la limojn de la kontinua kurento. Tio kon-

            kretiĝis poste en lia malkovro de la alterna kurento kaj lia genia metodo por ĝin
            generi. Liaj zorgoj en rilato kun tiu problemo apartigis lin el la laŭregula stud-
            programo de la Lernejo. Se en la unua lerno-kurso li estis intense studante laŭ
            tiu stud-programo kaj atingis ekscelencajn kvalifikojn, en la dua kurso li alpre-

            nis ian senordan viv-manieron kun ofta tempo-perdo en kafo-trinkejoj kun aliaj
            studentoj, ŝak- kaj kart-ludado… Rimarkendas ke tiu senorda vivmaniero ne sig-
            nifis forlason de lia scienc-teknika esplorado; lia kapablo esplori kaj inventi estis

            sendependa de lia dediĉo al la laboro, t. e. lia vivmaniero kaj lia esplor-kapablo
            ne interferas unu kun la alia. Oni povas diri ke la senorda vivmaniero esprimis

            sian veran karakteron rilate al la laboro. Li mem, iamaniere, eksplikis tion tiele:
            «Oni akreditas min kiel unu el la plej rigoraj laboristoj kaj eble mi estas tia, se

            la pensado estas taksata kiel laboro, ĉar mi dediĉas al ĝi preskaŭ ĉiujn miajn
            sendormajn horojn. Sed se la laboro estas interpretata kiel difinita ekzekut-
            ado en difinita tempo, laŭ rigidaj normoj, tiel do, povus rezulti ke mi estas la

            plej mallaborema».
            Multe pli interesita pri diboĉado kaj vet-ludado, Teslo revenis al Graz aŭtune
            de 1877 por tria lerno-kurso, sed li ĉesis ĉeesti la lerno-klasojn. Ĉi tio kontri-

            buis al la nuligo de lia milita stipendio, kaj poste li ne sukcesis atingi alian.
            Fine de 1878, sen la kono de sia familio, li translokiĝis al Mariboro, en la nuna
            Slovenio;  tie  li  trovis  labor-lokon  kiel  dizajnisto  en  iu  ilar-vendejo.  Dum  la

            vesperoj li estis trovebla en iu baro kart-ludante kun mon-vetado. Lia patro va-
            ne intencis ke li forlasu tiutipan vivmanieron. Milutino mortis poste afliktita pro
            la fakto ke la polico arestis lian filon kiel «vagabondo». Post la morto de lia
            patro, Teslo restis dum iom da tempo en Gospić kaj daŭre vetadis monon per

            ludado. Fine, kun pacienco, lia patrino sukcesis konviki lin forlasi la vet-lud-
            adon. Eble por komplezi sian patrinon, aŭ kiel pento pro la morto de sia patro,
            Teslo iome ordigis sian vivon kaj enmatrikuliĝis en Universitato de Prago por

            studi idiomojn kaj ankaŭ matematikon, fizikon kaj filozofion.

                                                              15
   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20