Page 13 - heleco-96
P. 13

fluadon tra ĝi. Dankemaj pro lia valora helpo, la fajrobrigadistoj metis Nikola-
            on surŝultre kaj laŭdis lin kiel heroon. Per ĉi tiu sperto Tesla eksciis ke solvi
            teknikajn problemojn povas doni al li agnoskon kaj aprobon.
            Estante dekjara, Tesla komencis la mezlernadon en la gimnazio de Gospiĉ. Li

            elstaris pri matematiko, sed li estis mallerta por la desegnado. Fakte, li ĉiam
            evitis fari desegnaĵojn dum sia tuta kariero kiel inventisto, eĉ kiam  tio estus
            helpintaj lin konigi liajn ideojn al aliaj homoj. Lia gimnazia studado finiĝis en

            la jaro 1870. Poste li suferis serion da malsanoj kaj la kuracistoj malesperis pri
            lia ebleco supervivi, sed laŭ lia aserto eĉ dum diu longa etapo li ne ĉesis multe

            legadi.  Kiam  li  resaniĝis  li  reigis  sian  studadon  en  la  Reĝa  Gimnazio  de
            Carlstadt, en Kroatio, kie li loĝis ĉe iu fratino de sia patro, sed tie li denove
            malsaniĝis, ĉi-foje je malario. Milutino ne estis rezigninta ke lia filo iĝu pastro
            de  la  Ortodoksa  Eklezio,  sed  Teslo  sentis  altiron  al  la  fiziko,  konkrete  al  la

            elek-tro, kaj emis studi por iĝi inĝeniero pri elektro. Li legis ĉion, kion li povis
            trovi  pri  elektro  kaj  komencis  eksperimenti  per  baterioj,  Ruhmkorff-bobenoj
            kaj elektrostatikaj generatoroj.
            Fininte sian studadon en Carlstadt, Teslo revenis hejmen. Tie li malkovris ke

            en lia urbo estis epidemio de ĥolero. Li denove malsaniĝis, tiel grave ke eĉ oni
            mendis  por  li  ĉerkon.  Ĉi-foje  la  malsano  daŭris  naŭ monatojn.  En  momento
            speciale malfacila de tiu procezo Nikolao igis sian patron promesi ke se okazos

            resaniĝo  oni  permesos  al  li  studi  inĝenierecon  anstataŭ  la  eklezian  karieron.
            Milutino konsentis sed kiam Nikolao resaniĝis li troviĝis antaŭ alia malfacilaĵo:
            Teslo estis atinginta la aĝon en kiu, kiel serba loĝanto en Krajino, devus servi
            en la aŭstra armeo dum tri jaroj. Milutin estis maltrankvila ĉu lia filo ankoraŭ

            ne estis sufiĉe forta por postvivi en la armeo. Milutin decidis ke Nikolao mal-
            aperu de Gospiĉ kaj kaŝiĝu en la montoj dum li kaj siaj fratoj ellaboris planon
            por la estonteco de sia filo. Dum naŭ monatoj, de la komenco de aŭtuno 1874

            ĝis la sekva somero, Tesla vagadis tra la montoj de Kroatio, vestante kostumon
            de ĉasisto kaj ŝarĝita per fasko da libroj. Trairante la arbaron perpiede, Teslo
            fariĝis pli forta kaj fizike kaj mense. Tiam, laŭ lia aserto, li pli pripensis viziajn

            inventojn kiel la sendado, inter la kontinentoj, de leteroj kaj pakaĵoj tra tubaro
            sub  la  oceano,  aŭ  la  konstruado  de  ringo,  senmova,  tra  la  tera  ekvatoro
            tiamaniere ke oni povus vojaĝi per ĝi dum la Tero moviĝas. Li mem konsciis

            ke la planoj estis nerealigeblaj, sed li priskribas la ideojn por atesti ke lia pens-
            ado aldirektiĝis al planoj utilaj por la tuta mondo.
            Kiam Teslo revenis al Gospiĉ post sia restado en la montoj, li malkovris, ke lia
            patro plenumis sian promeson kaj akiris stud-stipendion de la Administra Aŭto-

            ritato de la Militista Landlima Regiono. La stipendio pagus 420 florinojn ĉiu-
            jare dum tri jaroj kaj permesus al Teslo ĉeesti la Politeknikan Lernejon Joan-
            neum en Graz (Aŭstrio). Post la fino de lia studado, Teslo ŝuldus al la Militista

            Aŭtoritato ok jarojn da armea servo.

                                                              13
   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18