Page 113 - heleco-96
P. 113
jarojn pli ol Alberto, kaj provizis al ĉi tiu librojn pri scienco, inter ili la 21-
voluman kolekton pri natur-sciencoj de Aaron Bernstein. En tiu libraro oni
emfazis la interrilaton inter biologio kaj fiziko, kaj oni priskribis tre detale la
eksperimentojn kiujn oni faradis en tiu epoko, ĉefe en Germanio. Fascinis Ejnŝ-
tejnon la unua volumo de tiu kolekto, per kiu Bernstein pritemis la rapidon de
la lumo. Talmud helpis Alberton ankaŭ pri matematiko provizante al ĉi tiu
studlibron du jarojn antaŭ la lerno-kurso dum kiu oni devus studi ĝian enhavon
en la lernejo. Kiam, ĉiuĵaŭde, Talmud vizitadis la hejmon de Ejnŝtejno, ĉi tiu
montradis al li la problemojn pri geometrio kiujn li estis solvinte tiusemajne;
komence Talmud povis helpi Alberton, sed post ne multe da tempo li sin vidis
superita de sia disĉiplo. Poste la studento pri medicino instruis Ejnŝtejnon pri
filozofio kaj rekomendis al li la legadon de la verkaro de Kantio (Inmanuel
Kant). Tiam Alberto estis nur dektri-jaraĝa, sed tiu filozofio nekomprenebla
por plejmultaj personoj, estis klaraj por li, kaj de tiam Kantio iĝis la preferata
filozofo de Ejnŝtejno, kaj la verko «Kritiko de la pura racio» alkondukis lin
al aliaj filozofoj: David Hume, Ernst Mach…
La kontakto de Alberto Ejnŝtejno kun la scienco vekis en li subitan reagon kon-
traŭ la religio kiam li estis dekdu-jara, ĝuste kiam li devus esti sin preparanta
por la juda rito «bar mitzvá». La verkaro de Bernstein, kiu tiom multe influis
en la intelekta edukado de Alberto, akordigis la sciencon kun la religian emon
asertante ke: «La religia inklino kuŝas en la malpreciza konscio, kiu loĝas ĉe
homoj, ke la tuta naturo, inkluzive la homoj mem, tute ne konstituas hazar-
dan ludon, sed laŭcelan projekton, ke estas baza kaŭzo de ĉio ekzistanta.»
Ejnŝtejno alproksimiĝis poste al tiu ideo, sed je sia juneco sia malproksimiĝo el
la religia fido estis radikala. Post la legado de prisciencaj libroj, li venis al la
konkludo ke la historioj de la Biblio ne povis esti certaj. Sekve li malkonfidis
je ĉiu aŭtoritato kaj estis sub la impreso ke la ŝtato intence trompas la junul-
aron. Do li ĉesigis la praktikadon de la judaj religiaj ritoj, kaj rifuzis ĉiujn for-
mojn de dogmoj kaj aŭtoritato. Fakte, estis tiu teniĝo de ribelemo kaj rifuzo de
ĉiu aŭtoritato tio kio inspiris lian celon esplori la objektivajn kaŭzojn de la na-
turaj fenomenoj anstataŭ alpreni senkritike tion establitan far aŭtoritato. Poste,
kiam li estis plenaĝulo, mildiĝis tiu teniĝo, sed dum sia etapo de studento en
Munkeno li kondutis impertinente kontraŭ la instruistaro kaj ĉiu aŭtoritato ĝe-
nerale. Tre malplaĉis al li la restado en la lernejo, li sentis antipation kontraŭ la
stilo de instruado: lernado parkere, senpacienco antaŭ la pridiskuto, la militista
stilo de la lernejo, la sistema kulto al la aŭtoritato… Li abomenis la militistan
senton de multaj infanoj al kiuj plaĉis defili kiel soldatoj imitante la paradojn
de la trupoj. Li trovis grandan similecon inter la lernejaj instruistoj, pro ties
instruo-maniero, kaj la armeaj serĝentoj kaj leŭtenantoj. Lia rifuzo al tiu siste-
mo estis evidenta kaj altiris kontraŭ li la malamikecon de la instruistoj. Unu el
ili deklaris ke la insolento de Ejnŝtejno igis lin ĝena persono en la klaso. Kiam
113