Page 114 - heleco-96
P. 114
Alberto insistis ke li estis farinte nenian ofendon, la instruisto replikis: Jes, ve-
re, sed vi sidiĝas tie en la lasta vico kaj ridetas, kaj via sola ĉeesto erodas la
respekton kiun oni ŝuldas al mi en la klaso.
La animstato de Ejnŝtejno devis evolui al depresio, aŭ plejeble al nerva krizo,
kiam subite bankrotis la negoco de lia patro. Dum plejparto el liaj lernojaroj, la
kompanio de la fratoj Einstein estis sukcesa; en la jaro 1885 ĝi havis 200
dungitojn, kaj ĝi estis la unua kiu provizis elektran lumadon por la Oktoberfest
de Munkeno. En la sekvintaj jaroj ĝi gajnis la konkurson por provizi elektron al
la municipo de Schwabing, iu kvartalo de Munkeno kun dekmilo da enloĝ-
antoj, uzante motorojn el gaso por impulsi duoblajn dinamojn dezajnitajn de la
Einstein-oj mem. Jakobo, onklo de Alberto, registris ses patentojn pri diversaj
plibonigoj en voltaecaj arkoj kaj elektraj nombriloj; lia entrepreno estis ko-
mencante konkuri kontraŭ Siemens kaj aliaj gravaj elektraj kompanioj. Cele
disponi je pli da kapitalo, ambaŭ fratoj hipotekis siajn domojn, prunteprenis pli
ol 60.000 markojn kun pagenda interezo de 10 procentoj, kaj ege enŝuldiĝis.
Sed en 1894, kiam Alberto estis 15-jara, la firmao bankrotis kiam ĝi perdis la
konkursojn por ilumini la centran parton de Munkeno kaj aliajn lokojn. La
gepatroj kaj la fratino de Alberto translokiĝis al la nordo de Italio, unue al Mi-
lano kaj poste al Pavio, kie la italaj partneroj de la kompanio pensis ke estus fa-
voraj kondiĉoj por pli malgranda entrepreno. La eleganta domo de la familio de
Ejnŝtejno estis faligita por konstrui tie dom-blokon. Alberto restis en Munke-
no, en la hejmo de iu parenculo, cele ke li kompletigu la tri kursojn de lia dua-
grada lernado.
Sed Ejnŝtejno ne revenis al la Luitpold Gymnasium post la Kritsnaska feriado
de 1894. Eble oni esprimis al li, far la instruistoj, la konvenecon ke li forlasu
tiun lernejon, aŭ eble li mem ne plu povis elteni ĉeesti ĝin, kaj krome, se li
daŭre restus en Germanio ĝis lia 17-jariĝo li devus fari militservon, io kio terur-
igis lin. Do li transiris la Alpojn pertrajne direkte al Italio kaj informis al siaj
gepatroj ke li neniam revenos en Germanion kaj eĉ pensis rezigni la germanan
civitanecon. Li promesis studi per si mem kaj mendi eniron, la sekvan aŭtu-
non, en la Politeknika Lernejo en Zuriko.
Dum la printempo kaj la aŭtuno de 1895 li loĝis kun siaj gepatroj en ĉi ties
etaĝa loĝejo en Pavio helpante la familian entreprenon. Dume li povis lerni pri
la funkciado de la magnetoj, la bobenoj kaj la induktita elektro. Lia laboro im-
presis sian familion, iuokaze la onklo Jakobo havis problemojn kun la kalkuloj
por iu nova maŝino kaj Alberto decidis alfronti la taskon. Jakobo eksplikis
poste la rezulton tiamaniere al iu amiko: Post tio ke mia inĝeniero kaj mi estis
dum kelkaj tagoj rompante al ni la kapon, tiu junuleto solvis ĉion post nur dek-
kvin minutoj… vi aŭdos paroli pri li.
Enamiĝinta el la sublima soleco kiun oni trovas en la montaroj, Ejnŝtejno far-
adis longajn promenadojn kelktage daŭrajn tra la Alpoj kaj la Apeninoj, inklud-
114