Page 16 - heleco-96
P. 16
En Prago, Teslo daŭre pripensis la solvon
al la problemo de disvolviĝo de elektra mo-
toro. Dum li estis en Prago, liaj patrinaj on-
kloj financis lian restadon, sed ili ne povis
subteni lin dumlonge kiel studenton. En ja-
nuaro de la jaro 1881, li forlasis Pragon kaj
transloĝiĝis al Budapeŝto. Teslo elektis ĉi
tiun urbon ĉar li eksciis ke tiam oni estis
konstruante tie, kun la permeso de Tomaso
Edisono, iun telefonan centralon. Li serĉis
rekomendojn por eniri labori en la konstru-
ado de tiu centralo. Tamen li ne atingis tiun
celon, sed estis dungita kiel dezajnisto en la
centra telegrafa oficejo de la hungara reg-
istaro. Kvankam la semajna salajro de kvin
dolaroj estis magra, tiu posteno enkondukis
Teslon en la praktikan prielektran laboron.
De tiam li iome progresis de profesia vid-
punkto, sed temis pri rutina laboro kiu enu-
igis lin. Malkontenta pri sia laboro ĉe la te-
legrafa oficejo, Teslo forlasis ĝin en 1882
kaj decidis koncentriĝi pri inventado. Sed
ĉar en tiu vivo-vojo li ne trovis la atenditan
rapidan sukceson, li suferis egan nervan kri-
zon kiu kondukis lin al profunda depresio.
Konvinkita, ke li estis baldaŭ mortonta,
fine li resaniĝis kun la helpo de iu amiko
kiu devigis lin fari korpan ekzercadon. Tes-
lo asertas ke la solvo por lia primotora es-
plorado venis dum unu el la promenadoj kun
sia amiko. Ŝajnas ke tiam Teslo komprenis
ion pri la maniero kiel rotacianta magneta
kampo povus esti uzata en motoro, kio estis
la bazo por la disvolviĝo de lia motoro.
Eble, la vizio aŭ inspiro kiun li havis tiam
estis ankoraŭ nekompleta, sed li perceptis
sufiĉe por scii, ke li estas io granda kaj li
troviĝis sur firma vojo por alveni al la celo
de sia esplorado. Finfine Teslo komprenis
ke li estis vera inventisto kaj ke la invent-
Nikolao Teslo junaĝa ado estis la celo de sia vivo.
16