Page 115 - heleco-96
P. 115
ante iun ekskurson el Pavio al Ĝenovo por
viziti la fraton de sia patrino, Julius Koch.
Dum ĉiuj-ĉi vojaĝoj tra itala teritorio, Alberto
konstatis ke tiu lando kaj ĉi ties gento, plaĉis
al li multe pli ol Germanio.
Li estis promesinte al sia familio ke li studos
aŭtodidakte cele eniri en la Politeknikan Lern-
ejon de Zuriko, do li akiris la tri volumojn de
la supera fiziko de Jules Violle kaj skribis
multenombrajn notojn sur la paĝaj marĝenoj.
Tiun someron, estante li 16-jara, li verkis sian
unuan eseon pri teoria fiziko, kiun li titoligis:
«Pri la esplorado de la stato de la etero en
magneta kampo». La temo estis grava, ĉar la
nocio pri la etero ludos fundamentan rolon en
la kariero de Ejnŝtejno. Tiutempe la scienc-
istoj konceptadis la lumon simple kiel ondon
kaj tial ili supozis, ke la universo devas enhavi
ĉie-estantan substancon, kvankam nevideblan,
kapablan sperti ondumojn kaj tiel propagi la
ondojn samkiel la akvo estas la materio, kiu
kun sia ondado propagas la ondojn en la oce-
ano. Ili nomis «etero» tiun substancon, kaj
Ejnŝtejno (almenaŭ tiam) kontentiĝis kun tiu
supozo; en sia eseo li asertis: iu elektra ku-
rento generas iutipan transiran movon en
la ĉirkaŭantan eteron. La artikolo, manskrib-
ita kaj konsistanta el 14 ĉapitroj, estis tre
influita de la teksto de Jules Violle kaj de iuj
informoj publikigitaj en la tiamaj sciencaj re-
vuoj rilate al la malkovroj de Heinrich Hertz
pri la elektromagnetaj ondoj. Per sia teksto,
Alberto proponis eksperimentojn kiuj povus
ekspliki la magnetan kampon formitan ĉirkaŭ
elektra kurento, pensante ke la esplorado de
la elasteco de la etero permesus esplori la mis-
teran naturon de la elektra kurento. Tiu studen-
to kiu estis forlasinta la duagradan lernejon
sincere agnoskis ke li estis farante nur iujn su-
gestojn ne sciante kien ili povus alkonduki. Li
sendis la artikolon al sia onklo Caesar Koch,
115