Page 17 - heleco-96
P. 17
Aŭtune de la jaro 1882 Teslo sukcesis esti dungata de Ferenc Puskás por parto-
preni en la instalado de la nova telefona centralo de Budapeŝto. Ferenc estis
frato de Tivadar Puskás, hungara inventisto, pioniro de la telefono kaj partnero
de Edisono por kelkaj industriaj aplikoj de la usona inventisto en Eŭropo. Tiele
komenciĝis la rilato de Teslo kun la aferoj de Edisono. Li plendediĉiĝis pli-
bonigi la budapeŝtan telefonan centralon kaj eĉ disvolvis novan telefonan ripet-
ilon aŭ amplifilon. Kadre de tiuj rilatoj kun la fratoj Puskás kaj ĉi ties konekto
kun la aferoj de Edisono en Eŭropo, kaj dank al la lerteco per kiu Teslo disvolv-
iĝis en la centralo de Budapeŝto, li estis poste invitita iri al Parizo por helpi en
la enkonduko de la sistemo de inkandeska iluminado de Edisono.
Tiamaniere Nikolao Teslo pli kaj pli eniĝis en la industria organizaĵo de la uso-
na inventisto Tomaso Edisono. En la uzino de Edisono en Ivry Teslo akiris
praktikan inĝenierecan scion pri dinamoj kaj motoroj. Ĝis tiam li ĉefe estis far-
inta mensan inĝenierecan laboron, konceptante en sian menson la funkciadon,
laŭ ideala maniero, de motoro de alterna kurento. De tiam Tesla lernis rekte sur
la praktiko la problemojn konverti la inventojn de la menso en verajn maŝinojn.
Dum li akiris scion pri la organizaĵo de Edisono, Teslo ankaŭ faris sian propran
kontribuon al la kompanio. Plejmultaj el la homoj de Edisono estis lernintaj pri
la funkciado de elektraj maŝinoj laborante ĉu en la telegrafa industrio aŭ en
mekanikaj atelieroj, kaj malmultaj el ili havis ian formalan edukadon pri scien-
co aŭ matematiko. Male, Teslo estis ricevinta tre ampleksan edukadon pri fizi-
ko kaj matematiko en Graz, kaj la franca inĝeniero de Edisono, R. W. Picou,
konstatis la lertecon de Teslo por kalkuladi kaj apliki la teorion. Baldaŭ ĉi tiu
estis dediĉita al la dezajnado de dinamoj por la instalaĵoj de inkandeska lumo
kaj oni pagadis al li tri-cent frankojn monate.
Ŝajnas ke en tiu epoko Teslo prikomentis kun siaj kolegoj, la inĝenieroj de la
uzino de Edisono en Ivry, sian ideon pri motoro funkcianta per alterna kurento
kaj ke li trovis nur skeptikismon pri la afero. Ĉiukaze lia propra konceptado pri
tiu invento ankoraŭ ne estis tute preta kaj estis nura mensa afero. Tamen Teslo
sukcesis altiri la atenton pri si de David Cunningham, inĝeniero kiun Edisono
17