Page 18 - heleco-96
P. 18
estis sendinta al Francio por la kontrolado de siaj aferoj. En 1883 Teslo estis
sendita de la kompanio por teknika diagnozado en diversaj centraloj pri ilu-
minado en Francio kaj Germanio. Ja, lia teknika kariero senĉese prosperadis en
tiu medio de la edisonaj industrioj en Eŭropo. Dume li trovis tempon por iome
eksperimenti en la disvolvo de lia plano por motoro de alterna kurento kaj sufi-
ĉe progresis ankaŭ en la praktika konkretigo de tiu invento.
Teslo revenis en Parizon en februaro de la jaro 1884. Tiam li estis sufiĉe mem-
fida pri sia kapablo kiel inventisto. Fakte, li jam estis konstatinte ke sia motoro
de alterna kurento funkciis en la praktiko; li bezonis nur investantojn por amase
konstrui tiun ilon kaj serĉadis ilin, sensukcese, en ĉiuj eŭropaj lokoj kie li estis
laborante kiel teknikisto. Lia laboro plibonigante dinamojn estis vekinte la aten-
ton de Charles Batchelor, direktoro de la francaj firmaoj de Edisono. Printem-
pe de 1884, Edisono petis ke Batchelor gvidu la Machine Works en Nov-
Jorko. Cele plibonigi la dinamojn tie fabrikataj, Batchelor petis ke Teslo iru al
Usono kaj atingis por li rekomendan leteron de Tivadar Puskás adresatan al Edi-
sono. En tiu letero oni asertis; «…mi konas du grandajn homojn, kaj ci estas
unu el ili, la alia estas ĉi tiu junulo».
Teslo alvenis al Novjorko la 6-an de junio de tiu jaro 1884. Per lia membiogra-
fio li priskribas la malbonan impreson kiun li ricevis pro la kontrasto inter la be-
laj kaj artaj eŭropaj urboj kiujn li konis kaj la vulgareco kaj brutaleco de la
tiama usona vivo; li pensis: «Ĉu ĉi tio estas Ameriko? Ĝia civilizacio estas unu
jarcento malantaŭ Eŭropo». Sed li baldaŭ adaptiĝis labori en la uzinoj de Edi-
sono kaj impresis ĉi tiun per sia laboremo kaj efiko. Tiam Edisono (Thomas
Alva Edison) troviĝis en la pinto de sia mondskala famo kaj sukceso kiel invent-
isto kaj entreprenisto. Li estis disvolvinta multajn aparatojn, kiuj havis grandan
influon en la mondo, kiel la fonografo, la filmkamerao aŭ iu daŭre inkandeska
lampo. Edisono estis unu el la unuaj inventistoj kiuj aplikis la sistemon de ĉen-
laboro kaj teamlaboro grandskale por la procezo de inventado. Li estis fekunda
inventisto, kiu registris 1093 patentojn sianome en Usono, aldone al aliaj en
Britio, Francio kaj Germanio.
En la entrepreno de Edisono, Teslo elstaris jam ekde sia unua laboraĵo. La fir-
mao de Edison estis ĵus instalinta du dinamojn en la SS-Oregon, kiu tiutempe
estis la plej rapida transatlantika pasaĝer-ŝipo. Bedaŭrinde la dinamo fiaskis, kio
prokrastis la foriron de la ŝipo el Novjorko. Memkonfida pri sia sperto en la ri-
parado en la centraloj pri iluminado en Eŭropo, Teslo sin proponis por gvidi la
taĉmenton fari la necesan riparadon en tiu granda ŝipo. Post tutnokta laborado,
Teslo kaj ties taĉmento funkciigis denove la dinamojn; la Oregon povis eliri el
Novjorko sen plua malfruo. En Edison Machine Works, Teslo dediĉiĝis re-
dezajni la tiamajn dinamojn de Edisono anstataŭigante ĝiajn long-cirkvitajn
magnetojn per pli efikaj dezajnoj de kurt-cirkvita nukleo. Kvankam Teslo inten-
se laboris ekde la 10:30 matene horo ĝis la 5:00 horo la sekva mateno, li trovis
18