Page 171 - heleco-96
P. 171
tondra aplaŭdado; li havis eĉ ne ideon pri la
kialo de tiu omaĝo. Tiuokaze oni donacis al
li altkvalitan disk-aparaton kun alt-fideleca
radio; tre entuziasmigis lin tiu donaco, kiun
poste li uzis ne nur por aŭdi muzikon sed
ankaŭ por aŭskulti la noticojn. En tiu epoko
li preskaŭ neniam perludadis la violonon ĉar
tio iĝis tre malfacila por liaj fingroj de mal-
junulo. Lia fizika aspekto ŝajnis al tiu profe-
to, kun ĉiam pli longa hararo, kaj la okuloj
tristaj kaj lacaj.
La hasto konstrui la Hidrogenan Bombon, la
kreskanta kontraŭkomunista fervoro kaj la
nehaltigeblaj esploroj de la senatano McCarty
konfuzis Ejnŝtejnon. La tiama etoso en Uso-
no memoris al li la ekspansion de la nazi-
ismo kaj la antisemitismo de la jardeko de
1930. Li intencis situiĝi egaldistance de tiuj
laŭinstinkte kontraŭusonaj kaj tiuj laŭinstin-
kte kontraŭkomunistaj. En tiu kunteksto li
sendis privatan leteron al la juĝisto Irving
Kaufman petante komuti la mortpunon de la
geedzoj Julius kaj Ethel Rosenberg kondamn-
itaj pro la transdono de atomaj sekretoj al
Sovetunio. La juĝisto sendis tiun leteron al
la FBI kaj ĝi estis aneksita al la dosiero pri
Ejnŝtejno. Li sendis poste similan leteron al
la prezidento Harry Truman. Ĉi tiu, ĉar li
baldaŭ ĉesos kiel prezidento, transdonis ĝin
al sia sukcedinto, Dwight D. Eisenhower, kiu
permesis la ekzekutadon de la geedzoj Ro-
senberg. La New York Times publikigis la lete-
ron de Ejnŝtejno al la prezidento, kaj el la tu-
ta lando oni sendis al li pli ol centon da in-
sultaj leteroj, iuj el ili aludante lian judecon.
Estis ankaŭ iuj leteroj apogante lin, sed pli
malmultenombraj. Tamen li ne hezitis kritiki
la ĉasadon de sorĉistinoj de McCarty kaj pro-
fitis ĉiun okazon por publike manifestiĝi kon-
traŭ ĝi. Konkrete, li apogis la teniĝon de Wil-
liam Frauenglass, iu instruisto de Broklino
171