Page 170 - heleco-96
P. 170
Frukto de la tiama esplorlaboro de Ejnŝtejno, kaj el la pridebatado kun siaj
kolegoj, estis multenombrajn artikolojn kiujn li verkis kaj publikigis, ĉiam en
lia obstina serĉado de unuecigita kampo, kun novaj tezoj kaj matematikaj ekva-
cioj kiujn poste li mem forlasis kiam li konstatis ke ili kondukis nenien. En
1949, kiam oni estis preparante novan eldonon de lia libro «La signifo de la re-
lativeco», li aldonis apendicon kun sia lasta elpensaĵo pri la unuecigita kampo.
La New York Times dediĉis tutan paĝon al tiu lasta tezo sub la titolo: «Iu nova
teorio de Ejnŝtejno provizas ĉefŝlosilon de la universo: la sciencisto, post tri-
dekjara laboro, disvolvas iun koncepton kiu promesas transi la breĉon inter la
stelo kaj la atomo». Sed dum la ses semajnoj pasintaj inter la sendo de la ĉa-
pitro kaj ties publikigo, li dubis pri ties enhavo kaj denove reviziis ĝin. Fakte, li
estis reviziante senĉese siajn teoriojn pri tiu temo kaj venis al la konkludo ke
tiu penado estis senutila, kaj li dubis ĉu iam li estis sur la taŭga vojo. Ĉiu nova
malkovro aŭ venko de iu malfacilaĵo utilis nur por montri al li ke atendis lin
novaj malfacilaĵoj kiuj devus esti venkitaj. Krome li konstatis ke eĉ la fizik-
istoj ne komprenadis liajn argumentojn.
Sed Ejnŝtejno en tiu epoko havis ankaŭ familiajn problemojn. La sanstato de
Mileva malboniĝis rezulte de serio da cerbaj sang-elfluoj. Ŝi daŭre loĝadis en
Zuriko intencante zorgi pri ŝia filo internigita en hospitalo. Ŝi denove havis
financajn problemojn. La parto el la mono de la Nobel-premio deponita en iu
fonduso por ŝi en Usono estis elĉerpita okaze de la Depresio, kaj du el la tri
domoj de apartamentoj de Mileva estis venditaj por pagi la hospitalan flegadon
de Eduardo. Post suferi akcidenton pro falo sur glacio, Mileva estis dum iom
da tempo malsana kaj mortis la 7-an de aŭgusto de 1948. En tiu sama jaro an-
kaŭ la sano de Alberto mem komencis febliĝi. Dum jaroj li estis suferinta
stomakajn dolorojn kaj anemion, kaj fine de tiu jaro, post suferi atakon de for-
taj doloroj kaj vomadon, ili iris por san-kontrolo al la Juda Hospitalo de
Broklino. Oni diagnozis al li aneŭrismon en la abdomena aorto, sed la kurac-
istoj decidis ke oni povis fari nenion tiorilate; ili supozis, prave, ke tre eble tiu
malsano mortigos lin, sed dume li povus plu vivadi dum iom da tempo kondiĉe
ke li sekvu sanan dieton. Helen Dukas akompanis lin; post la morto de Elsa, ŝi
iĝis eĉ pli fidela gardistino. En tiu tempo Ejnŝtejno tenis tre amikecan rilaton
kun sia filo Hans, kiu tiam estis profesoro de inĝeniereco en Berkeley. Ankaŭ
la sano de Maja, la kara fratino de Alberto, komencis febliĝi; ŝi estis trans-
lokiĝinta al Princetono kiam Mussolini promulgis serion da kontraŭjudaj leĝoj.
Ŝi suferis apopleksion, kaj en 1948 ŝi estis preskaŭ senĉese enlite. Ejnŝtejno
zorgis pri ŝi, kaj ĉiunokte iome legadis por ŝi, ofte fragmentojn de la Kiĥoto.
Kiam mortis Maja, en junio de 1951, li restis senkonsola. Akompanis lin ankaŭ
Margot, la filino de Elsa, kiu tiam estis divorcinta. La amikoj de Ejnŝtejno
omaĝis lin okaze de lia 70-jariĝo, post lia reveno el vojaĝo al Florido por san-
rekupero. Kiam li eniris en la salono de la celebrado li estis akceptita per
170