Page 166 - heleco-96
P. 166
Sekvinttage, la funkciuloj de Vaŝingtono pu-
blikigis longan informon redaktitan de la pro-
fesoro de Princetono Henry DeWolf Smyth, pri
la sekreta disvolvo de la bombo. Tiu infor-
mo, por ĉagreno de Ejnŝtejno, atribuis egan
gravecon al la letero kiun ĉi tiu sendis al Ro-
osevelt en 1939 por la inico de la projekto.
Krome, tio ke la scienca bazo de bombo tre
rilatis al la fama ejnŝtejna formulo E = mc ,
2
igis ke de tiam oni difinis lin kiel «la patro
de la atom-bombo». Lamente, li diradis: «Se
mi estus sciinta ke la germanoj neniam suk-
cesus fabriki la atom-bombon, mi estus far-
inta nenion» Plurajn monatojn antaŭ sia mor-
to li diris: «Eble oni povus pardoni min, ĉar
ĉiuj ni pensis ke tre eblis ke la germanoj
sukcesus fari la bombon kaj uzi ĝin por iĝi
la superreganta raso».
Dum kelkaj semajnoj post la ĵetado de la
atom-bomboj, Ejnstejno kondutis nekutime
diskrete. Li evitis la ĵurnalajn intervjuojn kaj
la ĉeeston en publikaj eventoj. Sed meze de
septembro, li akceptis paroli pri la afero kun
iu ĵurnalisto kaj asertis ke la bombo plifort-
igis lian penson ke la sola savo de la civili-
zacio kaj de la homa speco dependas de la
kreado de tutmonda regantaro: «Dum la su-
verenaj ŝtatoj plu havos armilaron, kaj sekre-
tan armilaron, estos neeviteblaj novaj mond-
militoj». Dum la militaj jaroj li agadis pru-
dente, sed la fino de la milito kaj la atomaj
bomboj ŝanĝis la cirkonstancojn. Por li alve-
nis la momento denove manisfestiĝi publike.
Dum la ceteraj dek jaroj de sia vivo, li pasie
defendis la ideon de unuecigita reganta struk-
turo por la tuta planedo. Unu monaton post
la ĵetado de la bomboj oni subskribis dekla-
racion de scienculoj urĝante la kreadon de iu
konsilio de nacioj por kontroli la atoman
armilaron. Ejnŝtejno kontaktis kun la iniciat-
into de tiu dokumento, Julius Robert Oppen-
166