Page 172 - heleco-96
P. 172
kiu estis kunvokita atesti antaŭ la senata subkomitato kiu esploris la komun-
istan influon en la lernejoj. Tiu instruisto rifuzis deklari. Kiel sciate, tiu fakta
tribunalo kiu juĝadis laŭ la kriterioj de McCarty sin aljuĝis la rajton kondamni
la personojn nur pro la fakto ke ili estis komunistaj, atribuante al ĉi tiuj kun-
kulpecon kun la krimoj de Stalino kaj malamikecon al Usono. Ejnŝtejno pu-
blike deklaris ke antaŭ tiutipaj tribunaloj oni devus alpreni la teniĝon de Gand-
hi de ne-kunlaboro kaj rifuzi deklari. Ĉi tiu teniĝo de Ejnŝteno vekis publikan
klamadon kontraŭ li eĉ pli grandan ol tiu okazinta je lia alvoko favore al la
geedzoj Rosemberg. Krom multaj privataj kaj publikaj personoj, inter ili la se-
natano McCarty mem, kiuj sendis al li insultajn leterojn, ankaŭ atakis lin la ĵurna-
loj de la tuta lando, kaj la New York Times diris: «Uzi la kontraŭnaturajn kaj
eksterleĝajn fortojn de la civila malobeo, kiel konsilas la profesoro Ejnŝtejno,
ĉi-kaze estas kiel ataki iun malbonaĵon per alia: Certas ke la situacio kontraŭ
kiu ribelas la profesoro Ejnŝtejno bezonas korektadon, sed la respondo devas
ne esti defii la leĝon». Sed ĉi-foje, jes ja, estis pli multenombraj la leteroj de
apogo kiujn Alberto ricevis. Inter ili, la plej amuza estis tiu de la brita filozofo
kaj matematikisto Bertrand Rusell al la New York Times: «Laŭŝajne vi pensas ke
oni devas obei la leĝon ju pli malbona ĝi estus. Ĉi tio devigas min supozi ke vi
kondamnas Georgo-Vaŝingtonon, kaj asertas ke via lando devus reveni al lojal-
eco al Ŝia Reĝa Moŝto Izabela la 2-a. Kiel lojala brito, mi sendube aplaŭdas
vian opinion; sed mi timas ke tiorilate vi ne altiros grandan apogon en via lan-
do». Ejnŝtejno sendis dankan leteron al Rusell, bedaŭrante ke «ĉiuj intelektuloj
de ĉi tiu lando, ĝis la plej juna studento, estas tute timigitaj». Poste li publike
apogis aliajn personojn persekutatajn kadre de tiu politiko de ĉasado de sorĉist-
inoj: la profesoro de fiziko Albert Shadowitz, la nigr-rasa sindikatano William
Edward Burghardt du Bois, kaj la akademianon Albert Oppenheimer, ĉar eĉ
ĉi tiu altiris la histerian persekutadon de tiu McCarty-a sistemo tial ke li rifuzis
kunlabori en la projekto de la Hidrogena Bombo, kaj li, sia edzino kaj sia frato
iam estis membroj de la Komunista Partio. Ejnŝteno mobilizis la profesoraron
de Princetono favore al Oppenheimer kaj atingis la publikan apogon eĉ de tiuj
kiuj komence ne kuraĝis doni tiun elpaŝon. Iompostiom, la publika opinio de la
lando estis ŝangiĝante pri tiu politiko de ĉasado de ŝorĉistinoj, kaj fine, en 1954
McCarty devis suferi sian propran humiliĝon; apartigis lin, kiel fekaĵon, la sis-
temo kiun li lakee kaj senhonore defendis.
Antaŭ la Dua MondMilito, Ejnŝtejno deklaris sian oponon al la kreado de iu ju-
da ŝtato; li timis ke la judismo generus stret-mensan naciismon. Li apogis en
1946 ke Britio konsentu la enmigradon de judoj en Palestinon, sed rifuzis la
ideon ke la judoj estu naciismaj. Ejnŝtejno restis konsternita pro la militarismaj
metodoj de Menaĥem Beguin kaj aliaj lideroj de la juda gerilo. Sed kiam oni
deklaris la ŝtaton de Israelo en 1948, lia teniĝo ŝanĝiĝis kaj opiniis ke oni de-
vos batali ĝisfine por konservi tiun ŝtaton. Chaim Weizmann, la senlaca sionisto
172