Page 173 - heleco-96
P. 173
kiun Ejnŝtejno akompanis en 1921 en vizito
al Usono, iĝis la unua prezidento de Israelo.
Kiam li mortis en novembro de 1952, iu ĵur-
nalo de Israelo entreprenis kampanjon por
ke oni kontaktu kun Ejnŝtejno cele nomumi
ĉi tiun lia sukcedinto. La tiama ĉefministro
de Israelo, David Ben-Gurión, cedis al la pre-
moj kaj baldaŭ Abba Eban, la israela amba-
sadoro en Vaŝingtono, entreprenis la demar-
ŝojn por kontakti kun Ejnŝtejno. Iu peranto
de la ambasadoro transdonis al Alberto lete-
ron per kiu oni prezentis al li la oficialan ofe-
ron de la prezidanteco de Israelo. Oni klar-
igis al li ke lia akcepto implicus lian trans-
lokiĝon al Israelo, sed li povus daŭrigi sian
grandan sciencan taskon, t. e. temis pri pos-
teno kiu postulis lian ĉeeston, sed malmulte
pli. Tiu ofero atestis pri la ega reputacio de
Ejnŝtejno kiel heroo de la juda mondo, kaj
esprimis la profundan respekton kiun tiu po-
polo povis montri al iu el siaj filoj.
Per sia noto de rifuzo, Ejnŝtejno deklaris ke
li estis profunde emociita pro la ofero kaj
samtempe hontigita ne povi akcepti ĝin tial
ke mankis al li la naturan talenton por tiutipa
tasko; li ne havis adekvatan temperamenton
por trakti kun la personoj kaj roli kiel oficiala
funkciulo. Ben-Gurión sin sentis sekrete tran-
kviligita, ĉar li estis komencinta kompreni ke
tio ne estis bona ideo. Du tagojn poste Eban
renkontiĝis kun Ejnŝtejno en iu etiketa ak-
cepto-festo en Novjorko, kaj li ĝojis ke la afe-
ro estis superita: la scienculo ne estis port-
anta ŝtrumpetojn!.
La scienculo sekvis obstine serĉante la unu-
ecigon de la diversaj kampoj de la fiziko, kaj
trovante solvojn kiuj baldaŭ poste estis rifuz-
itaj de li mem. Spit’ al ĉiuj fiaskoj tiurilate,
li daŭre ne akceptis la hazardecon postulitan
de la kvantuma mekaniko. Dume Bertrand
Russell animis lin daŭrigi en la serĉado de
173