Page 169 - heleco-96
P. 169
en Princetono, oni povas vidi ke inter tiom
da profesoroj estas eĉ ne unu sola nigrulo
kaj eĉ ne unu sola virino. En tiu jardeko, en
Princetono daŭre estis rasa diskriminacio en
la kinejoj, kaj oni ne permesis al la nigruloj
provi vestaĵojn aŭ ŝuojn en la grandaj maga-
zenoj, kaj la ĵurnalo de la studentoj deklar-
adis ke ankoraŭ ne estis alveninta la tempo
por la aliro de la nigruloj al la universitato.
Ejnŝtejno levis sian voĉon kontraŭ tia diskri-
minacio; kiel judo edukita en Germanio, li
estis tre sentiva pri tio. Sed pri la interseksa
malegaleco li montris nenian sentemon; lia
edzino Mileva devis foroferi sian akademian
karieron por servi lin kiel dommastrino.
La problemoj de la mondo gravis por Ejnŝ-
tejno, sed la problemoj de la kosmo helpis
lin distanciĝi de la teraj aferoj. Kvankam en
tiu lasta etapo de sia vivo li apenaŭ faris ion
kun scienca transcendeco, la fiziko, prefere
al la politiko daŭre estis sia unuaranga oku-
po; laŭ diraĵo lia: la politiko temas pri la nun-
tempo, sed niaj ekvacioj temas pri la etern-
eco. Li estis oficiale emeritita je sia posteno
en la Instituto de Superaj Studoj fine de la
milito, kiam li iĝis 66-jaraĝa, sed li daŭre
laboradis tie ĉiutage en iu malgranda ofic-
ejo, kaj plu havis lojalajn helpantojn pretaj
daŭrigi tion kio jam estis vidata kiel pitores-
ka serĉado de iu teorio de unuecigita kampo.
Ĉiuj labor-tagoj, Ejnŝtejno post matenmanĝi
kaj legi la ĵurnalojn, proksimume je la deka
horo marŝadis direkte al la Instituto. En tiu
epoko la direktoro de la Instituto estis Op-
penheimer; ĉi tiu brila profesoro, vera patro
de la Atom-Bombo, vekis inter siaj subuloj
tiom multajn amikojn kiom malamikojn,
Ejnŝtejno troviĝis en neniu el ambaŭ grupoj.
Li kaj Oppenheimer vidis unu la alian kun
amuzo kaj respekto, kio permesis al ili esta-
bli varman kvankam ne intiman interrilaton.
169