Page 167 - heleco-96
P. 167

heimer,  kiu  tiome  sukcese  estis  gvidinta  la  Projekton  Manhantanon;  li  kun-
            havis la senton de tiu scienculo sed ĉi ties politika rekomendo ŝajnis al li ne-
            sufiĉa ĉar ĝi plu konceptis la naciojn kun suvereneco kaj decido-kapablo. Spit’
            al tio ke estis simila sento en ambaŭ scienculoj pri la atoma danĝero, Ejnŝtejno

            kaj Oppenheimer havis malsamajn opiniojn pri la politika solvo al la atoma
            danĝero. Laŭ la opinio de Ejnŝtejno, la UNO kiu tiam estis kreita ne garantius
            la mondan pacon; laŭ li, Usono devus transdoni al tiutipa tutmonda aŭtoritato

            la sekreton de la atom-bombo por ties kontrolo kaj limigo, anstataŭ resti kiel
            unusola, monopola, nuklea potenco.
            La kampanjo de Ejnŝtejno favore al sia ideo de universala politika povo plu kaj

            pli vekis la rifuzon al li de la usonaj sektoroj de la dominanta klaso kaj la loĝ-
            antaro kun imperiisma sento kiu tre estis kreskanta tiam. Krome, fine de 1945
            komencis  la  t.  n.  Malvarma  Milito.  Usono  kaj  Britio  komencis  kolizii  kun

            Sovetunio pro ĉi ties altrudo de komunistaj reĝimoj en Polio kaj aliaj landoj de
            Orienta Eŭropo. Cetere, ankaŭ ne Rusio estis preta rezigni sian suverenecon fa-
            vore al tutmonda reganta ento; ja, la socipolitikaj kontraŭdiroj inter ambaŭ sis-
            temoj malebligis tiutipan solvon. En la kunteksto de la Malvarma Milito, So-

            vetunio ne estis trankvila kun la ekzistado de malamika ekspansiisma potenco
            posedanta tiom teruran atoman armilaron, kaj klopodis havi sian propran nu-
            klean armilon. Ejnŝtejno, kiu neniam antaŭe estis montrante simpation al la ko-

            munismo, ankaŭ ne falis en la histerian kontraŭkomunismon kiu tiam superregis
            en la usona socio kaj kiu konkretiĝis poste en tiu procezo nomita «ĉasado de
            sorĉistinoj». Sed spite al siaj kritikoj al la senbrida kapitalista sistemo, li ankaŭ
            kritikis la komunistajn reĝimojn pro tio kion li nomis «subpremado de la libera

            penso kaj la individueco». Lia pledado favore al la individueco, domaĝe al la
            komuneco, estas stranga en persono kiu pledas favore al la universaleco do-
            maĝe al la nacieco; laŭŝajne li ne kaptis la ideon ke la individuismo kontraŭas

            la komunismon same kiel la naciismo la universalismon. Eble tiu koncepto es-
            tas pli komplika ol la kvantuma matematiko.
            Ĉiukaze la situacio de Ejnŝtejno en Usono pli komplikiĝis kiam, fine, ankaŭ la

            rusoj havis sian atom-bombon. La ĉasado de sorĉistinoj ekis, komence de 1950,
            kiam en Usono estis granda surprizo ekscii ke ĉi tiu potenco ne estis la unika
            posedanta de tiu armilo. Cele konservi avantaĝon super la rusoj, la prezidento

            Truman inicis programon por la fabrikado de Hidrogena  Bombo; la vetarm-
            ado  kiu  poste  karakterizis  la  Malvarman  Militon  estis  komenciĝinta.  Estis
            arestita iu germana fizikisto, nomata Klaus Fuchs, akuzita je spionado favore
            al la sovetianoj, kaj la senatano Joseph McCarthy prononcis sian faman diskur-

            son asertante ke li havis liston da komunistoj kiuj estis laborante en la Depar-
            tamento de Ŝtato. La kontraŭdiro en kiu troviĝis Ejnŝteno, ne unuafoje en sia
            vivo, igis ke li ne apogis sed ankaŭ ne kontraŭis, la fabrikadon de la Hidrogena

            Bombo. Li daŭre kaj persiste parolis pri la neceso de tutmonda politika povo,

                                                              167
   162   163   164   165   166   167   168   169   170   171   172