Page 174 - heleco-96
P. 174
iu politika strukturo kiu garantius la pacon en la atoma erao. Ejnŝtejno proponis
publikan deklaracion subskribitan de ili kaj aliaj scienculoj, kaj tiucele li konta-
ktis kun iuj el ili. Iuj aceptis, aliaj rifuzis partopreni en tiu iniciato. Russell pre-
paris la dokumenton; ĝiaj postuloj estis sufiĉe modestaj: per ĝi oni ne insistis
pri universala regantaro sed pri la serĉado de pacaj metodoj por eviti mond-
militon. Iamaniere, la postaj interakordoj pri limigo kaj kontrolo de la atomaj
arsenaloj povas esti konsiderataj kiel respondo al tiutipaj alvokoj, kiuj oftis
dum la Malvarma Milito.
Ejnŝtejno travivis sian 76-jaran naskiĝ-tagon, sed ne kun sufiĉe da sano por el-
iri saluti la ĵurnalistojn kaj fotistojn ariĝintajn apud lia pordo. Kelkajn tagojn
poste li eksciis pri la morto de sia amiko Michele Besso. Tio pli konsciigis lin
ke sia propra morto estis proksima. Fakte, li troviĝis en la lasta semajno de sia
vivo. Vizitis lin la israela ambasadoro Abba Eban por pritemi iun radiofonian
diskurson kiun devus prononci Ejnŝtejno okaze de la sepa dat-reveno de la fond-
iĝo de la juda ŝtato. Eban diris al li ke diskurso estos aŭskultita de sesdek mili-
onoj da personoj. Amuze li respondis: «Nu, do eblos ke mi iĝu tutmonde fama».
Li diris al la ambasadoro ke zorgigis lin la fakto ke la judoj havis probleman
kunvivadon kun la araboj.
Sekvinttage li iris labori al la Instituto, sed tiam li estis suferante doloron je la
ingveno, kaj la sekvintan tagon li devis resti hejme tial ke li ne bonfartis sed an-
kaŭ tial ke tiam vizitis lin la konsulo de Israelo; vespere li svenis en la ban-
ĉambro. Venis la kuracisto kaj donis al li morfinon; la aneŭrismo estis komenc-
ante rompiĝi. Sekvintan tagon iu grupo da kuracistoj kunsidis en lia hejmo kaj
rekomendis kirurgian operacion kiu povus ripari la aorton, kvankam sen granda
espero pri sukceso. Ejnŝtejno rifuzis fari tion; li jam sin sentis preta forpasi.
Sekvintan matenon Dukas trovis lin agonianta, nekapabla eĉ levi la kapon. La
kuracisto ordonis lian translokigon al hospitalo. Margot alvokis Hans-n, kiu
venis peraviadile ekde San Francisco kaj baldaŭ troviĝis apud la lito de sia pa-
tro. Dimanĉe, la 17-an de aprilo li fartis iomete pli bone, kaj interparolis kun lia
filo kaj aliaj vizitantoj. Iomete post la unua horo de la 18-a de aprilo de 1955,
lia aneŭrismo rompiĝis kaj li mortis. Sur la apudlita tableto restis la malnetaĵo de
la diskurso de kunmemoro de la sendependeco de Israelo kiun li jam ne povis
prononci, kaj kiu komencis tiele: «Hodiaŭ mi parolas al vi ne kiel usona ci-
vitano, ankaŭ ne kiel judo, sed kiel homa estaĵo». Estis ankaŭ dekduo da paĝoj
kun ekvacioj; ĝis sia fino li senlace esploris serĉante sian unuecigitan kampon.
Laŭ propra deziro lia, li ne havis solenan funebraĵon. Kremaciita lia korpo, la
cindroj estis disigitaj en la rivero Delavaro. Lia cerbo, tamen, estis konservita
de la patologo kiu faris la nekropsion. Hans protestis antaŭ la hospitalo sed oni
diris al li ke la studo de la cerbo povus havi grandan sciencan valoron. Dum
jardekoj tiu cerbo estis studita de multaj fakuloj sen alveni, laŭ nia scio, al iu
ajn konkludo pri la genieco de la geniulo.
174