Page 175 - heleco-96
P. 175
Stefano Vilhelmo Haŭkingo (Stephen William Hawking en lia angla lingvo),
naskiĝinta la 8-an de januaro de 1942 kaj forpasinta 14-an de marto de 2018,
estis angla teoria fizikisto, kosmologo kaj aŭtoro, direktoro de esplorado ĉe la
Centro por Teoria Kosmologio en la Universitato de Kembriĝo en la momento
de sia morto. Li estis la Lucasiana Profesoro pri Matematikoj ĉe la Universitato
de Kembriĝo inter 1979 kaj 2009. Liaj sciencaj verkoj inkluzivis kunlaboron
kun Roger Penrose pri gravitaj teoremoj pri strangaĵoj en la kadro de ĝenerala
relativeco kaj la teoria antaŭdiro, ke nigraj truoj elsendas radiadon, ofte nom-
atan radiado de Haŭkingo. Li estis la unua kiu elmontris teorion de kosmologio
kiu estas unio de la ĝenerala teorio de relativeco kun la kvantuma mekaniko. Li
es-tis vigla subtenanto de la mult-monda interpretado de kvantuma mekaniko.
Per siaj verkoj de populara scienco, li prezentas siajn teoriojn kaj kosmologion
ĝe-nerale. Lia libro A Brief History of Time (Mallonga Historio de la Tempo)
es-tis la plej vendata laŭ la listo de Sunday Times dum rekordo je 237 se-
majnoj. Haŭkingo estis membro de la Reĝa Societo, dumviva membro de la
Pontifika Akademio de Sciencoj kaj ricevis kelkajn honorojn kaj premiojn:
Prezidanteca Medalo de Libereco, la plej alta civila premio en Usono, Premio
Princo de Asturio de la Konkordo, Ordeno de la Brita Imperio, k. a. En 1963, li
estis diagnozita kun frua malrapida progresanta formo de motor-neŭrona mal-
sano, ankaŭ konata kiel amiotrofa laterala sklerozo, kiu iom post iom paralizis
lin laŭlonge de jardekoj. Post la perdo de sia parolado, li povis komuniki per
parol-generiga aparato - komence per uzado de permana ŝaltilo, kaj poste per
uzo de ununura vango-muskolo. Li mortis la 14-an de marto 2018 en la aĝo de
76 jaroj, post vivado de la malsano dum pli ol 50 jaroj.
Stefano estis filo de Frank Hawking (1905–1986) kaj Isobel Eileen Walker
(1915-2013). La patrino de Haŭkingo naskiĝis en familio de kuracistoj en Glas-
govo, Skotlando. Lia riĉa patra avo, de Jorkŝiro, pliriĉiĝis aĉetante kultiveblan
teron kaj poste bankrotis en la granda terkultura depresio komence de la 20-a
jarcento. Lia patra avo, savis la familion el financa ruino malfermante lernejon
en ilia hejmo. Malgraŭ la financaj limigoj de iliaj familioj, ambaŭ gepatroj ĉe-
175