Page 168 - heleco-96
P. 168
ne vidante ke tia povo ne eblis tiam ĉar, in-
teralie, en la mondo ne ekzistis unu sola so-
cipolitika plano. Kaj jen li troviĝis de tiam
meze de iu nova kontraŭdiro: li ĉiam denun-
cis la subpremadon de la libereco far la ko-
munistoj kaj kontraŭmetis, kiel imitenda ek-
zemplo, la usonan demokration kun ties to-
leremo. Kaj jen tiam tiu “usona demokratio”
entreprenis histerian procezon de persekut-
ado de intelektuloj, li mem inter ili, akuzitaj
je simpatio al la komunismo. Fakte, la dosie-
ro de la FBI pri Ejnŝtejno daŭre pli dikiĝis
kaj je lia morto ĝi havis ne malpli ol 1.427
paĝojn, garditaj en 14 kestojn markitajn per
la sigelo «sekreta». Kiam ĉesis la kondiĉo de
sekreteco de tiu documentaro kaj oni po-vis
travidi ĝin, oni konstatis ke en tiom abun-da
materialo estis nenio kio permesus atribui al
Ejnŝtejno altiron al la komunismo. Tamen,
diras multe pri la nekompetenteco de la es-
ploristoj de la FBI la fakto ke ili ne malko-
vris ke dum kelkaj jaroj Ejnŝtejno havis kiel
amantinon iun sovetan spioninon. Tion oni
malkovris nur el la jaro 1998 kiam estis alir-
eco al lia privata leteraro. Margarita Konen-
kova, edzino de la rusa skulptisto Serguéi Ko-
nenkov havis amrilaton kun la vidvo Ejnŝ-
tejno ekde la jaro 1941 al 1945. Li neniam
sciis ke ŝi estis spionanta por Sovetunio; oni
ne scias ĉu ŝia intereso pri la scienculo estis
pro persona altiro al li aŭ kiel parto de ŝia
spion-okupo, ĉiukaze nenion utilan ŝi povus
eltiri el li ĉar lia tuta scio estis publikigita.
Kiam ŝi revenis al Rusio, ŝi ne sukcesis ke
Ejnŝtejno akompanu ŝin. La soveta sistemo
malplaĉis al li ne malpli ol la germana nazi-
ismo. Same kiel plejmultaj personoj, li havis
subjektivan pritakson pri tio kio estas aŭ ne
“demokratia”; li sin sentis tre komforta en
Princetono, sed per foto, kiun ni enmetis en
ĉi raporton, en kiu aperas li kun siaj kolegoj
168