Page 177 - heleco-96
P. 177
lernejajn kotizojn sen la financa helpo de
stipendio, tial Haŭkingo restis en St Albans.
Pozitiva sekvo por li estis, tio ke li restis
proksima al grupo da amikoj, kun kiuj li ĝuis
tabloludojn, fabrikadon de modelaj aviadiloj
kaj boatoj, kaj longajn diskutojn pri kristan-
ismo kaj ekster-sensa percepto. Ekde 1958,
helpe de la instruisto pri matematiko Dikran
Tahta, ili konstruis komputilon el horloĝaj
partoj, malnova telefona ŝaltilo kaj aliaj reci-
klitaj komponaĵoj. Kvankam konata en la
lernejo kiel "Ejnŝtejno", Haŭkingo ne estis
komence akademie sukcesa. Laŭ la pasado
de la tempo, li komencis montri konsider-
indan kapablon por sciencaj temoj kaj, ins-
pirita de Tahta, li decidis lerni matematikon
en la universitato. Lia patro konsilis lin stu-
di medicinon, konsiderante ke estis malmul-
taj laborpostenoj por diplomitoj pri matema-
tiko. La patro volis ankaŭ ke lia filo ĉeestu la
oksfordan University College, kie li mem es-
tis studinta. Ĉar tiam ne eblis lerni matemati-
kon, Stefano decidis studi fizikon kaj ke-
mion. Malgraŭ la konsiloj de lia estro atendi
ĝis la sekva jaro, li ricevis stipendion post la
ekzamenoj en marto de 1959.
Haŭking komencis sian universitatan eduk-
adon en Oksfordo, en la University College,
en oktobro de 1959 estante 17-jaraĝa. Dum
la unuaj 18 monatoj, li sin sentis enua kaj
soleca; li trovis la akademian laboron «rid-
inde facila». Lia mentoro pri fiziko, Robert
Berman, diris poste, "Al li estis necese nur
scii, ke oni povas fari ion, kaj li povis fari
ĝin, ne rigardante ĉu aliaj homoj faris ĝin".
Ŝanĝo okazis dum lia dua kaj tria kursoj
kiam li klopodis interrilati kun la ceteraj kna-
boj. Li iĝis populara, vigla kaj sprita junulo,
interesita pri klasika muziko kaj scienc-
fikcio. Parto de la transformo rezultis el lia
decido aliĝi al la universitata boata klubo, la
177