Page 178 - heleco-96
P. 178
University College Boat Club, kie li trejnis
kiel rema ŝipano.
Haŭkingo taksis, ke li studis proksimume
1.000 horojn dum siaj tri jaroj en Oksfordo.
Tia neintensa studado igis ke lia fina ekza-
meno ne estis brila. Li timis ke oni konsi-
derus lin mallaborema kaj nekapabla studen-
to. Do, kiam oni demandis lin pri liaj planoj,
li respondis: «Se vi donos al mi altan kvali-
fikon, mi iros al Kembriĝo, se mi ricevos
mezkvalitan kvalifikon, mi restos en Oksfor-
do, do mi esperas, ke vi taksos min plejalte».
La ekzamenantoj taksis lin tre inteligenta pro
liaj respondoj kaj tial oni asignis al li plej-
altan kvalifikon. Post tiu kurso li faris voja-
ĝon al Irano kun iu amiko, kaj poste li ko-
mencis sian studadon por diplomiĝo en Tri-
nity Hall, en Kembriĝo, en oktobro 1962.
La unua jaro de Stefano kiel studento por
doktoriĝo estis malfacila. Komence li estis
seniluziigita tial ke estis asignita al Dennis
William Sciama, unu el la fondintoj de mo-
derna kosmologio, kiel kontrolisto prefere al
Fred Hoyle, la elstara astronomo de Yorks-
hire kaj li trovis sian trejnadon pri matemati-
ko netaŭga por laboro pri ĝenerala relativeco
kaj kosmologio.
En tiu epoko iĝis percepteblaj la signoj de la
malsano kiu karakterizis la ceteron de lia vi-
vo; li falis kelkfoje pro misfunkciado de la
motoraj muskoloj. Haŭkingo falis en depre-
sio kiam la kuracistoj diagnozis al li motoran
neŭronan malsanon, kvankam ili konsideris
ke li povus ankoraŭ daŭrigi sian studadon.
La malsano progresis pli malrapide ol kurac-
istoj antaŭdiris. Kvankam Stefano havis mal-
facilecon marŝante senapoge, kaj lia parol-
ado estis preskaŭ nekomprenebla, la komen-
ca diagnozo, ke al li restis nur du jarojn vivi,
rezultis netrafa. Kun la instigo de Sciama, li
revenis al sia laboro. Li komencis akiri repu-
178