Page 179 - heleco-96
P. 179
tacion je brileco kiam li publike defiis la la-
boron de Fred Hoyle kaj ĉi ties disĉiplo Jay-
ant Narlikar en prelego en junio 1964.
Kiam Haŭkingo komencis sian studadon por
diplomatiĝo, estis ega debatado en la fizik-
ista komunumo pri la dominantaj teorioj pri
la kreado de la universo: la teorioj pri Big
Bang (Granda Eksplodo) kaj Steady State
(Konstanta Stato). Inspirita de la teoremo de
Roger Penrose pri spactempo-strangaĵo en
la centro de nigraj truoj, Haŭkingo aplikis la
saman pensadon al la tuta universo; kaj, dum
1965, li verkis sian tezon pri ĉi tiu temo. La
tezo de Stefano estis aprobita en 1966, kaj
estis aliaj pozitivaj faktoj por li: li ricevis sti-
pendion por esplorado en la Gonville and
Caius College en Kembriĝo.
La ricevo de la spendio permesis al li edziĝi
al sia fianĉino Jane Wilde. La geedziĝa ce-
remonio okazis en julio de 1965. Poste la
novgeedzoj pasigis unu semajnon en Suf-
folk kaj poste ili ĉeestis someran kurson pri
la ĝenerala relativeco en la Universitato de
Cornell. Tiam Jane ankoraŭ estis studentino
en la Westfield College de Londono, do ŝi
devis iri al la ĉefurbo ekde Kembriĝo dum la
semajno por kompletigi siajn studojn.
Tiam la malsano de Stefano estis pli kaj pli
malfortigante lian muskolaron; tial ke al li es-
tis tre malfacile piediri, ili devis serĉi loĝ-
ejon en loko proksima al la universitato. Ilia
unua filo, Robert, naskiĝis unu jaron post
ilia geedziĝo. Stefano ne multe povis helpi
en la vartado de la infano pro sia kreskanta
handikapiteco, do Jane devis alfronti sola
tiun taskon kaj multe laciĝadis.
Haŭkingo akiris sian diplomon de doktoriĝo
pri aplikata matematiko kaj teoria fiziko,
specialiĝante pri ĝenerala relativeco kaj kos-
mologio, en marto 1966. Lia eseo «Strang-
aĵoj en la Geometrio de Spaco-Tempo» mon-
179